Aluminia oksido
Aluminia oksido estas blanka pulvoro, en akvo ne solvebla. Ĝi havas la degelpunkton de 2050 °C. Ĝi solviĝas en acidoj kaj lesivoj ĉe estiĝo de aluminiaj saloj kaj aluminatoj.
Produktado
La produktado povas okazi per bruligo de aluminio kaj ardigo de aluminia hidroksido en alta temperaturo.
Dum la ardigo estiĝas unuafoje - ĉe 300 °C - AlO(OH), poste kubkrada gama-Al2O3, kiu transformiĝas super 1000 °C al heksagonala alfa-Al2O3. La alfa-modifo aperas ankaŭ en la naturo kiel mineralo: korundo.
La aluminia oksido estas bazmaterialo por la aluminia produktado, oni produktas en granda kvanto per lesivado de la baŭksito.