Alungeni
Alungeni aludĵenj (hungare: Futásfalva futa:ŝfalva) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Târgu Secuiesc. Administre apartenas ĝi al Turia (Covasna).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 733 loĝantojn (hungaroj), en 1992 — 387 (99 % hungaroj).
Historio
Je ĝia unua skriba mencio en 1543 ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék). La vilaĝo estas romkatolika pilgrimloko.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.