Aluísio Azevedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aluísio Tancredo Gonçalves de Azevedo
Aluísio Azevedo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1857
en San-Luiso, Brazilo
Morto 21-a de januaro 1913
en Bonaero, Argentino
Nacieco brazilano
Sukcesis kiel
  • romanisto
  • teatra verkisto
  • ĵurnalisto
  • karikaturisto kaj diplomato
Artista celigo enkondukinto de Naturalismo en la brazilan literaturon; kunfondinto de Brazila Beletristika Akademio
Reprezentaj verkoj O mulato kaj O cortiço
Aluísio Azevedo
Persona informo
Naskonomo Aluísio Tancredo Belo Gonçalves de Azevedo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1857 (1857-04-14)
en São Luís
Morto 21-an de januaro 1913 (1913-01-21) (55-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo São Luís vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Gefratoj Artur Azevedo vd
Profesio
Okupo verkistodiplomatoĵurnalisto • romanisto • novelisto • kronikisto • karikaturisto • desegnisto • pentristo • dramaturgo vd
Verkado
Verkoj O cortiço ❦
O Mulato ❦
Casa de Pensão vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aluísio Tancredo Gonçalves de Azevedo [aluizju tankredu gonsaŭvis ĝi azevedu] (San-Luiso, ĉefurbo de la brazila provinco Maranjo, 14-an de aprilo 1857Bonaero, 21-an de januaro 1913) — brazila verkisto, fondintoj de Brazila Beletristika Akademio, diplomato, karikaturisto kaj ĵurnalisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de David Gonçalves de Azevedo, vic-konsulo de Portugalio, kaj de Emília Amália Pinto de Magalhães, brazilanino. Lia pliaĝa frato, la dram-verkisto kaj ĵurnalisto Artur Azevedo, publikigis la unuan tekston en Esperanto ĉe brazila gazetaro, la preĝon Patro Nia, kiun Zamenhof mem esperantigis.

Frue en sia junaĝo li sin dediĉis al la karikaturo kaj al la pentrarto. En 1876 li ŝipveturis al urbo Rio de Ĵanejro, kun la celo studi belarton. Tie jam loĝis lia frato Artur de Azevedo. Por sia vivtenado li desegnis karikaturojn, menditajn de la gazetaro (O Figaro, O Mequetrefe, Zig-Zag e A Semana Ilustrada).

Forpasinte lia patro en 1879, li devis reveni al Maranjo. Tie li laboris por finance helpi sian familion. Paralele ekverkis literaturaĵon, per kiu li famiĝis. Ankoraŭ loĝante en sia naskiĝurbo li publikigis en 1879 sian unuan romanon, kies nomo, "Uma lágrima de mulher" (Virina larmo), ne kaŝas la eluzitan romantikan sentimentalecon. Tuj post tiu provo okazis la turnpunkto por tiu verkisto: en 1881 eldoniĝis la romano O mulato (La mulato), per kiu li sukcesis starigi la brazilan Naturalismon, sub influo de Émile Zola kaj de Eça de Queirós. Tiu romano ŝokis la sklavisman socion de San-Luiso pro la kritika maniero ekzameni la rasan problemon, al kiu la aŭtoro intence aldonigis negativan bildon pri katolika pastro. Sed la eĥoj de la provinca skandalo aŭdiĝis ĉe Rio de Ĵanejro kiel bona literaturo. Instigita de la sukceso de "O mulato" li ree veturis al la ĉefurbo de la brazila imperio, kie li publikigis pliajn 17 verkojn, ĉefe romanojn kaj ankaŭ teatraĵojn ĝis 1895. En 1890 aperis la plej fama romano de Aluísio Azevedo, nome "O cortiço" (La abelujo), kie li priskribis la ĉiutagan vivon de malriĉa komunumo ekspluatita de avara portugalano.

Lia kariero kiel verkisto finiĝis en 1895. Tiam li enoficiĝis en la diplomatio. Li reprezentis la oficialajn aferojn de Brazilo en Hispanio, Japanio, Urugvajo, Anglio, Italio, Paragvajo kaj fine en Argentino, en kies ĉefurbo li forpasis la 21-an de januaro 1913.

Fondinto de Brazila Beletristika Akademio[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1880 Uma Lágrima de Mulher (Virina larmo), romano;
  • 1881 O mulato (La mulato), romano;
  • 1882 Mistério da Tijuca ou Girândola de amores, romano;
  • 1882 Memórias de Um Condenado ou Condessa Vésper, romano;
  • 1884 Casa de pensão, romano;
  • 1884 Filomena Borges, romano;
  • 1887 O homem, romano;
  • 1890 O cortiço (La abelujo), romano;
  • 1890 O coruja, romano;
  • 1894 A Mortalha de Alzira, romano;
  • 1895 Demônios, noveloj;
  • 1895 O livro de uma sogra, romano;
  • 1984 O Japão (Japanio), kroniko.
  • O Bom Negro, kroniko
  • Os Doidos, teatraĵo
  • Casa de Orates, teatraĵo
  • Flor de Lis, teatraĵo
  • Em Flagrante, teatraĵo
  • Caboclo, teatraĵo
  • Um Caso de Adultério, teatraĵo
  • Venenos que Curam, teatraĵo
  • República, teatraĵo

Referenco[redakti | redakti fonton]

  • COUTINHO, Afrânio; SOUSA, J. Galante de. Enciclopédia de literatura brasileira. São Paulo: Global.
  • Brazila Beletristika Akademio - [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]