Alveolaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alveolara konsonanto)
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Alveolaroj (aŭ dentokarnajalveolaj konsonantoj, pleonasme alveolaraj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la lango kontraŭ aŭ proksime al la supra alveola kresto, kiu tiel nomiĝas ĉar ĝi entenas la alveolojn (la ingojn) de la supraj dentoj. Alveolaraj konsonantoj artikulacieblas per la pinto de la lango (tiel nomataj apikalaj konsonantoj), kiel en la angla, aŭ per la plataĵo de la lango tuj super la pinto (la "klingo" de la lango; nomataj laminalaj konsonantoj), kiel en la franca kaj la hispana. La laminalan alveolaran artikulacion oni ofte mise nomas dentalo, ĉar la pinto de la lango videblas proksime al aŭ tuŝante la dentojn. Tamen, estas la plej malantaŭa punkto de kontakto kiu difinas la lokon de artikulacio; tio estas kie finiĝas la buŝsona kavaĵo, kaj estas la resonanta spaco de la buŝsona kavaĵo kiu donas al konsonantoj kaj vokaloj ties karakterizan timbron.

La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) ne havas apartajn simbolojn por la alveolaraj konsonantoj. Anstataŭe, la samaj simboloj estas uzata por ĉiuj koronalaj lokoj de artikulacio kiuj ne estas palataligitaj kiel la angla palato-alveolaro sh, aŭ la retroflekso. Por senambiguigo, la "ponto" ([s̪, t̪, n̪, l̪] ktp) uzeblas por dentaloj, aŭ la substango ([s̠, t̠, n̠, l̠] ktp) uzeblas por postalveolaroj. Rimarku ke [s̪] malsamas de dentala [θ] en tio esti sibilanto, dumke [s̠] malsamas de postalveolara [ʃ] en tio esti nepalataligita.

La nudaj literoj [s, t, n, l] ktp. ne ĉiam prezentas specife alveolarojn. La lingvo povas ne utiligi tiajn distingojn, tiel ke du aŭ pli da korornalaj lokoj troviĝas alofone, aŭ la transkribado eble simple tro lozas por distingi dentalan disde alveolaran. Se necesas specifigi ke konsonanto estas alveolara, diakrito de la Etendita IFA uzeblas: [s͇, t͇, n͇, l͇], ktp. Tamen, la simboloj <s, t, n, l> mem ofte nomatas 'alveolaraj', kaj la lingvaj ekzemploj sube ĉiuj estas alveolaraj sonoj.

(La aldona diakrito de la Etendita IFA estis inventita por parol-patologio kaj ofte uziĝas kun la signifo 'alveolarigita', kiel en la labial-alveolaraj sonoj [p͇, b͇, m͇, f͇, v͇], en kiuj la malsupra lipo kontaktas la alveolaran kreston.

La alveolaraj/koronalaj konsonantoj identigitaj per la IFA estas:


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
alveolara nazalo Angla run ɹʷʌn kuro
senvoĉa alveolara plozivo Angla tap tʰæp frapo
voĉa alveolara plozivo Angla debt dɛt ŝuldo
senvoĉa alveolara frikativo Angla suit suːt kompleto
voĉa alveolara frikativo Angla zoo z zoo
ʦ senvoĉa alveolara afrikato Germana zeit ʦaɪt tempo
ʣ voĉa alveolara afrikato Itala zucchero ˈʣukkero sukero
senvoĉa alveolara laterala frikativo Kimra Llwyd ɬʊɪd la nomo LloydFloyd
voĉa alveolara laterala frikativo Zulua dlala ˈɮálà ludi
alveolara alproksimanto Angla red ɹʷɛd ruĝo
alveolara laterala alproksimanto Angla loop luːp maŝo
alveolara frapeto Hispana pero peɾo sed
alveolara laterala frapeto Venda vuɺa malfermi
alveolara trilo Hispana perro pero hundo
alveolara ejektivo Kartvela ia tulipo
alveolara ejektiva frikativo Amhara ɛɡa gracio
voĉa alveolara implosivo Vjetnama đã ɗɐː -is, indikilo de la pastinteca tenso
laterala alveolara klaketo Nama ǁî kǁĩĩ diskutis


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]