Alvoko de la 18a de Junio 1940

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alvoko de la 18a de Junio 1940
parolado
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles de Gaulle
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 18-a de junio 1940
vdr

La Alvoko de la 18-a junio de 1940 estas la unua parolado farita de la generalo de Gaulle ĉe la radio de Londono, sur la ondoj de la BBC. Tiu parolado estis ege malmulte aŭskultita en la momento mem, sed la morgaŭon ĝi estis publikigita en la francaj ĵurnaloj, kaj elsendita de la fremdaj radiostacioj ; ĝi estas rigardata kiel la funda teksto de la Franca Rezistado, por kiu ĝi restas la grava simbolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

De Gaulle alvenas en Londonon en la 17-a de junio 1940 kun la intenco negocii kun la britaj Aliancanoj la daŭrigon de la milito, prezentinte sian planon al Paul Reynaud. Li renkontiĝas kun la Brita Ĉef-ministro Winston Churchill en la posttagmezo. De Gaulle prezentas sian projekton konsistanta en la daŭrigo de Francio en la batalo, eĉ en la kazo de kapitulacio fare de la registaro instalita en Bordozo. Li deziras ricevi la permeson paroli ĉe la radio tuj kiam la novaĵo de la kapitulacio estos anoncita. Winston Churchill donas principe sian konsenton, kaj metas je lia dispono la BBC.

La afiŝo « À tous les Français » (« Al ĉiuj Francoj »), devas esti ne konfuzita kun la alvoko de la 18-a de junio.

En la vespero de la 17-a de junio, la eĥo de la parolado de marŝalo Pétain, tutnova ĉefo de la franca registaro, atingas Londonon. Tiu ĉi lasta anoncas sian intencon peti al la malamiko la subskribon de armistico. Tiam Churchill kaj de Gaulle interkonsentas por ke la dua parolu ekde la morgaŭon sur la ondoj.

De Gaulle legas sian paroladon sur la ondoj de la BBC je la 18-a, laŭ la loka horo, en la 18-a de junio 1940. Temas pri alvoko por daŭrigi la batalon flanke de la britaj aliancanoj. Por la generalo de Gaulle, la batalo de Francio, kiu tutcerte estis venkita de la germanoj, ne signifas la finon de la milito. Ĉar « tiu milito estas tutmonda milito » kaj ĉar Francio povos apogi sin sur la industria forto de ĝiaj aliancanoj, kaj aparte sur tiu de Usono. Parolante al la francaj soldatoj, tiu mesaĝo de espero finiĝas per alvoko al la « rezistado », kies flamo « devas ne estingiĝi kaj ne estingiĝos », enirigante la terminon en la politikan vortaron de la 20a jarcento.

Tamen - kaj kontraŭe al iu firma ideo -, la alvoko de la 18a de junio ne estas invito por konsistigi retojn de rezistado sur la franca teritorio. Kiel militisto, de Gaulle parolas antaŭ ĉio, kaj eksplicite, al la militistoj (« oficiroj » kaj « soldatoj ») kaj al la « inĝenieroj kaj al la fakaj laboristoj de la armilara industrio ».

La alvoko de la 18-a de junio indikas tamen la komencon de la Libera Francio kiu, formita nur per volontuloj (en la komenco, ili estis ege malmultaj), daŭrigas la batalon surtere, surmare kaj en la aero apud la Britoj kaj reprezentas Francion, kiu batalas, fronte al la reĝimo de Vichy.

Du precizigoj estas necesaj, rilate al la alvoko de la 18-a de junio 1940 :

  • Se la teksto de la 18-a de junio estas konata, male oni disponas pri neniu sona registrado. La dokumentarioj anstataŭigas ofte ĝin per la alvoko de la 22-a de junio (kies registrado ja alvenis al oni), sed ne ĉiam ili precizigas, ke ne temas (kaj, ke ne povas temi) pri tiu de la 18-a de junio. Se la enhavo de ambaŭ tekstoj estas sufiĉe proksima, la generalo de Gaulle prezentas pli firman argumentaron, en la tago mem de la franc-germana armistico.
  • Aliflanke, la alvoko de la 18-a de junio estas tre ofte konfuzita kun la teksto de la afiŝo « À tous les Français » (« Al ĉiuj Francoj »), kiu estis gluita sur la muroj de la Unuiĝinta reĝlando, en la komenco de aŭgusto 1940. Ambaŭ tekstoj estis publikigitaj unuapaĝe de la 1-a numero de la Bulletin officiel des Forces françaises libres en la 15-a de aŭgusto de 1940.

Memoro[redakti | redakti fonton]

La 18-a de junio 2005, la alvoko de la 18-a de junio estis klasita de Unesko ĉe la Memoro de la Mondo, kie estas recenzitaj depost 1992 la dokumentoj de la dokumentaria heredaĵo kun universala intereso, cele de ilia protektado.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]