Alyssa Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alyssa Jayne MILANO (19-an de decembro 1972) estas usona aktorino kaj kantistino, festita infan-stelulino de la 1980-aj jaroj. Ŝi estis konata en Usono en la rolo Samantha Micelli en la televida serio de ABC Who's the Boss? (Kiu estas la ĉefo?). Ŝi ankaŭ gravis kiel Phoebe Halliwell en la Ĉarmaj sorĉistinoj.

Alyssa naskiĝis en Novjorko kiel infano de italaj-usonaj gepatroj. Ŝia patrino, Lin, estas moda dizajnisto, lia patro Thomas M. Milano estas filma muzika komponisto. Pli juna frato de Milano, Cory (n. 1982), same aktoras kaj eĉ fondis muzikgrupon (Chloroform Days) kie li estas la kantisto.

Ŝi ekaktoris en aĝo de 8 jaroj, kiam ŝi ekis internacian turneon kun la sceno Annie. Ŝi ludis en televidaj reklamoj kaj en aliaj filmeroj de Broadway. En aĝo de 11 jaroj, ŝi ĉefrolis en la televida serio "Kiu estas la Ĉefo?", kun aktoroj kiel Tony Danza, Judith Light, Danny Pintauro kaj Katherine Helmond. Ŝi komencis kiel Samantha Micelli, filino de Danza. Kiam Milano ricevis la rolon, la familio translokiĝis de Staten-Insulo al Hollywood.

Ŝi fondis en 1988 junulin-bandon Teen Steam. Ŝi ludis en 1985 en la filmo Kommando kiel Jenny Matrix, filino de John Matrix (Arnold Schwarzenegger).

Privata vivo

Ŝi geedziĝis kun David Bugliari en 2009.

Eksteraj ligiloj