Alzaca konsilrespubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Alzaca Konsilirespubliko (alzac-lingve: Elsässische Räterepublik) estis memproklamita respubliko, fondita en la elano de la Novembra Revolucio en Germanio je la fino de la unua mondmilito en la Alzaco-Lorenoalzaca provinco, unu tagon ĵus antaŭ la armistico de la 11-a de novembro 1918. Profitinte de la leĝa breĉo kreita de la armistickonvencioj, kiuj difinis transirperiodon, kiu permesis la foriron de la germanaj instancoj kaj la alvenon de la francaj instancoj, ĝi daŭris ĝis la eniro de la franca armeo en Alzaco la 22-an de novembro 1918. Ĝia politika organizo estis bazita sur la konsilikomunismo, el marksisma inspiro.

Ĝia devizo estis : Nek germana nek franca nek neŭtrala!

Situacio[redakti | redakti fonton]

En la Germana Imperiestra Regno, la lando konstituas la Imperilandon Alzaco-Loreno (germane: Reichs-land Elsaß-Lothringen). La lando tiam estis senpere administrata de la imperia registaro el Berlino, tamen kelkaj memregadaranĝoj jam estis akiritaj de la alzacanoj en 1911. Antaŭ 1871 Alzaco apartenis al la Reĝlando de Francio kaj poste al la Franca Respubliko, kaj de 1354 ĝis 1679, la regiono estis organizita en konfederacio de liberaj urboj nomita la Dekapolo. Mulhaŭzo estis libera respubliko ĝis la 4-a de januaro 1798. Tiun konfederaciemon, alzacan tradician politikstrukturon, la Alzaca Konsilirespubliko provis renaski.

Okazoj[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la unua mondmilito, la komandantaro de la germana armeo, centrita sur la generalo Eriko Ludendorfo (Erich Ludendorff), kaj la civila registaro kontraŭvole submetiĝis al la decidoj de la Entento. Tamen, la komandanto de la germana Imperia Mararmeo, kiu ludis nur etan rolon dum la milito, ordonis ataki la ŝipojn de la brita Reĝlanda Mararmeo, kondukante la maristojn al la ribelo en Kijlo. La ribeluloj ekkontrolis la havenon (tiam unua milita haveno en Germanio), kaj estis rapide kunigitaj de la laboristoj kaj ties sindikatoj. La revolucio tre rapide disvastiĝas tra la tuta Germanio, kondukante la renverson de la monarkio kelkajn tagojn poste. Konsilioj de laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj, similaj al sovetoj, konkeris la potencon en la tuta lando.

Proksimume 15000 maristoj el Alzaco kaj Loreno soldatis en la Imperia Mararmeo. Multaj el ili partoprenis en la kijla ribelo antaŭ reiri hejmen. Alvenante la 9-an de novembro 1918 en Strasburgo, nur unu tagon post la proklamo de la Bavara Konsilirespubliko, ili estis akceptitaj de miloj da manifestaciantoj, Placo Kléber. Tie, ĉe la ĉefa urbplaco, ili establis konsilion de soldatoj kaj laboristoj. Ili ekkontrolis la urbon ekde la morgaŭo. Ruĝajn flagojn oni hisis ĉie en la urbo, eĉ sur la sonorilturon de la strasburga katedralo.

El Strasburgo, la revolucio disvastiĝis tra la tuta Alzaco-Loreno, kaj laboristaj konsilioj estis establitaj en Hagenaŭo (Hagueneau), Mulhaŭzo, Selestato (Sélestat), Kolmaro, Ŝiltikajmo (Schiltigheim), Biŝvilero (Bischwiller), Molshajmo (Mölsheim), Erŝtajno (Erstein) kaj Saverno (Saverne). Amnestio kaj gazetarlibero estis proklamitaj. La laboristoj strikis por peti salajroplialtigon, kion favoris konsilidekreto, malgraŭ la protestoj de la uzinproprietuloj. Timante ke la situacio iĝis nekontrolebla, la socialdemokrato Ĵakvo Pejroto (Jacques Peirotes), prezidanto de la Municipa Komisiono de Strasburgo, petis de la francaj generaloj fruigi la alvenon de la trupoj restintaj ĉe la batallinio, por restarigi la publikan ordon. La franca armeo eniris en Alzaco apud Mulhaŭzo kaj, la 17-an de novembro, eksigis la mulhaŭzan konsilion kaj ekkontrolis la urbon, kiu tiam estis la ĉefa larborista urbo en Alzaco. Trairante Alzacon, la franca armeo detruis la konsilion de Kolmaro, Selestato, Obernajo (Obernai) kaj Ribovileo (Ribeauvillé) la 18-an de novembro. La francaj soldatoj iris en Strasburgo la 22-an de novembro 1918. La strasburga konsilio, devigita kapitulaci, deklaris esti plenuminta sian mision kaj submeti sin al la francaj instancoj.

Finaranĝo de la alzaca temo[redakti | redakti fonton]

La dekretoj proklamitaj de la konsilioj estis tuj nuligitaj, la strikoj estis perforte haltigitaj kaj la oponantoj arestitaj. Pluraj “stratoj de la 22-a de novembro” (france: Rue du 22 Novembre) en Strasburgo kaj Mulhaŭzo memorigas la finon de tiuj laboristaj konsilioj. Neniam estis referendumo, kaj loka alzaca-mozela juro, reprenante el la germana juro la klaŭzojn pli favoraj ol tiuj el la franca juro, estis decidita de ĝenerala kunveno de la urbestroj de Alzaco-Mozelo, por eviti eblajn streĉitecojn. Alzaco-Loreno reiris al la franca centralizema sino kaj perdis ĉiun aŭtonomecon de loka iniciato. Ĝi reiĝis franca regiono, kiel antaŭ 1871, kaj estis partigita laŭ tri departementoj: Supra Rejno, Malsupra Rejno kaj Mozelo. Alzaco neniam rericevis la distrikton de Belforto, kiu estis demetita el ĝi en 1871, kaj kiu nun estas departemento de la regiono Franĉ-Konteo, en 1922, nomita Teritorio de Belforto. Pri la kultura situacio, Alzaco suferis truditan francigon. Paroli la alzacan lingvon en la lernejoj kaj en la publikaj servoj estis malpermesita. Estis ordonita uzi la rektan instrumetodon, kiu konsistis en uzi la francan lingvon sen transiro.

La alzacanoj estis dividitaj en kvar civitanklasoj, indikitaj per A-B-C-D sur iliaj identigaj kartoj. Tiu klasifiko de la civitanoj estis establita laŭ la prapatraro, supozita karakterizaĵo de la grado de francemeco. Ĉiu klaso respondis al malsamaj civitaj rajtoj.

Francaj instancoj iniciatis elpurig-politikon, 112 000 alzacanoj estis elpelitaj.