Amélie Nothomb

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Amélie Nothomb
Amélie Nothomb
Belga verkisto
Naskiĝo 13-a de aŭgusto 1967
Kobe, Hjogo, Japanio
Portalo pri Homoj

Amélie NOTHOMB (naskiĝis je la 13-a de aŭgusto 1967) estas belga verkistino. Ŝi naskiĝis en Kobe, Japanio de belgaj gepatroj.

Ŝia unua novelo, Hygiène de l'assassin estis publikigita en 1992 kaj aperis en esperanta traduko en la jaro 2000 ĉe eldonejo KLEKS kun titolo Higieno de l' murdisto.

Ekde 1992 ŝi publikigis proksimume unu novelon jare; i.a. Les Catilinaires (1995) kaj Métaphysique des tubes (2000).

Dum sia restado en Japanio ŝi eklernis la japanan lingvon.

Nothomb transloĝiĝis tre ofte antaŭ ol malkovri Eŭropon, pli precize Bruselon, kie ŝi sentis sin same multe eksterlandano kiel kie ajn. Ŝi studis filologion je la Université Libre de Bruxelles. Poste, pro familiaj problemoj, ŝi reiris al Tokio por eklabori por granda japana kompanio.

Ŝi nuntempe loĝas kaj verkas en Bruselo. Ŝi asertas verki tri novelojn jare, de kiuj ŝi publikigas unu.







[redakti] Bibliografio

Franca aperigo Origina nomo Esperanta traduko (Jaro, tradukistoj)
1992 Hygiène de l'assassin Higieno de l'murdisto (2000, Armela LeQuint Ĵak Lepŭil')
1993 Le Sabotage amoureux
1993 Légende un peu chinoise
1994 Les Combustibles
1995 Les Catilinaires
1996 Péplum
1997 Attentat
1998 Mercure
1999 Stupeur et tremblements
1999 Le Mystère par excellence
2000 Métaphysique des tubes
2000 Brillant comme une casserole
2001 Cosmétique de l'ennemi Kosmetiko de l' malamiko (2008, C. Rivière)
2001 Aspirine
2001 Sans nom
2002 Robert des noms propres
2003 Antéchrista
2004 L'Entrée du Christ à Bruxelles
2004 Biographie de la faim
2005 Acide sulfurique
2006 Journal d'Hirondelle
2007 Ni d'Eve ni d'Adam
2008 Le Fait du prince

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.gilles-jobin.org/citations/?au=257
·  http://www.biblioweb.org/-NOTHOMB-Amelie
·  http://www.antechrista.info
·  http://membres.lycos.fr/fenrir/nothomb.htm
·  Amélie Nothomb, Une Plume, Un Univers… Kompleta kaj bone dokumentita forumo.