Amalriko de Tiro
El Vikipedio
Amalriko la 2-a de Lusignan (naskiĝis ĉ. 1272; mortis murdita en 1310), princo de Tiro (1284-1291), guberniestro kaj reganto de Kipro (1306-1310), estis la filo de Hugo la 3-a kaj de Isabela de Ibelin.
Li edziĝis en 1292 al Izabela de Armenio, filino de Leono la 3-a, reĝo de Armenio, kaj havis ses gefilojn:
- Hugo (mortis en 1323)
- Henriko, murdita en Armenio antaŭ 1323
- Guy de Lusignan (mortis en 1344), guberniestro de Serre, reĝo de Armenio sub la nomo Konstantino la 2-a.
- Johano (mortis en 1343), konestablo kaj reganto de Armenio
- Bohemondo (mortis en 1344)
- Marie, edziniĝinta al Leono la 4-a, reĝo de Armenio.
Li klopodis alteriĝi en Tartus en 1299, sed ne sukcesis. En 1306, subtenata de parto de la nobelaro, li disigis sian fraton Henriko la 2-a de la reĝeco ekzilante lin al Armenio kaj nomis sin mem guberniestro kaj reganto de Kipro, atendante la kronon. Li persekutis la baronojn kaj fine estis mortigita la 5-an de junio 1310, post kiam la trono revenis al Henriko la 2-a.