Amana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

AmanaAbana estas nomo de l' rivero, en bibliaj tempoj, kiu pasis tra Damasko, en tiama Libano, identifikata hodiaŭ kiel la Nahr Barada, kiu naskiĝas en la montoj de l' Antaŭ-Libano, nordokcidente de Damasko (2 Reĝoj 5:12.)

Ĝi estas unu el du riveroj de Damasco kiujn aludas Naaman, estro de l' siria armeo, kiam malatentis la ordonojn de Eliseo por baniĝi en akvoj de l' Jordan pro resaniĝi de l' lepro.

Dum multa tempo, ĝi donas akvon al cisternoj, fontoj kaj banejoj de Damasko, pro tiu en la antikvo oni nomis ĝin "ora rivero" (Fluvio Auree, Chrysorrhoas). En tio bazigis la alta opinio de Naaman pri tiu rivero.

En la bordo de l' Masora Biblio kaj en la Peshitta siria versio oni uzas "Amana" anstataŭ "Abana" en 2 Reĝoj 5:12, kaj Zamenhof uzis la Masora Biblio por enesperantigo de Malnova testamento.