Amanda Palmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amanda Palmer
Amanda Palmer en 2008
Amanda Palmer en 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Amanda MacKinnon Palmer
Naskiĝo 30-an de aprilo 1976 (1976-04-30) (47-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Edz(in)o Neil Gaiman
Deveno Ŝablono:Flagicon Novjorko, Novjorkio, Usono
Ĝenroj Alternativa rokmuziko
Punka rokmuziko
kabaredo
Profesio Kantistino, Muzikistino
Instrumentoj Voĉa muziko, Klavarinstrumento, Piano, Ukulelo
Aktivaj jaroj 1994 - nuntempo
Parencaj
temoj
The Dresden Dolls
Evelyn Evelyn
Retejo amandapalmer.net
vdr

Amanda MacKinnon PALMER estas usona kantistino kaj muzikistino. Ŝia ĝis nun plej sukcesa muzikprojekto estas The Dresden Dolls (La Dresdenaj Pupoj), duete kun Brian Viglione.

Palmer naskiĝis en Novjorko sed kreskis plejparte en Lexington, Masaĉuseco. Kvin-jaraĝe, ŝi ektrejniĝis kun la hejma piano. Ŝia fruaj influoj estas The Beatles kaj adoleske The Legendary Pink Dots, The Swans, The Cure kaj Depeche Mode. Antaŭ perlabori sian vivtenon kiel muzikisto, ŝi interalie estis viva statuo en diversaj publikejoj en Usono. Palmer nun vivas en Boston.

Kunigante en 2000 kun Brian Viglione, ili formis la muzikgrupon The Dresden Dolls. Amanda respondecas pri la tutaj tekstoj, kiujn ŝi verkis de ŝia adolesko, kaj piano (aŭ eventuale sintezilo) aŭ eĉ ukulelo. La tekstoj de Amanda estas ofte plursencaj kaj dependaj de interpretado de la aŭskultanto.

Ŝiaj spektakloj inspiriĝas de kabareda etoso kaj estetiko kun multe da teatreco kaj iom da seksa ambigueco. kaj ŝi diligente provas senĉese interagi intime kun la publiko.ŝi verkis sian unuan muzikalon kiam ŝi estis dek-unu, sed ĝi neniam realiĝis. Ŝi tamen starigis alian muzikalon fine 2006, The Onion Cellar kun La Dresdenaj Pupoj

Dum la turneo Yes, Virginia (dua albumo de La Dresdenaj Pupoj, aperita en 2006), persistemaj rumoroj komencis rondiri pri la grupa disiĝo. Tio ĉi ja ne okazis sed Amanda Palmer diris ke ĉirkaŭ tiu tempo, ŝi skizis la ĉefpunktojn de sia soloa entrepreno.

Who Killed Amanda Palmer? (Kiu mortigis na Amanda Palmer?) kiu aperis 16-an de septembro 2008 estis la unua soloa albumo de la kantisto, sendepende de Brian Viglione. Ben Folds produktis la albumon kaj «havis tutan liberecon» por grandparte rebaki la kanzonojn kiuj parte estis novajsed parte malnovaj kreitaĵoj, skribitaj dum Amanda estis maturiĝanto, kaj neuzita de La Dresdenaj Pupoj ĉar taksitaj ne sufiĉe «ritmaj» de Brian. Ĝia nomo estas senpera referenco al Twin Peaks de David Lynch: Who Killed Laura Palmer. La albumo lokiĝis 77-a en la usona furorlisto kaj estis taksita tre «diversa» de la komunikiloj. Dum sia turneo, ŝi kunlaboris kun The Danger Ensemble (La danĝerensemblo) kaj Jason Webley.

Diskografio

Vidu The Dresden Dolls por la albumaro de la grupo

  • Who Killed Amanda Palmer? (2008)

Bildaro

Eksteraj ligiloj