Amaniŝaĥeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amaniŝaĥeto
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Meroe vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amaniŝaĥeto (fino de 1-a jc. a.K.- komenco de la 1-a jc. p.K.) estas nubia kuŝa reĝino, regantino de la Kuŝa regno.

Ŝi ekregis verŝajne dum regado de imperiestro Augustus, kiam la regnoj de Romio kaj Kuŝ intermilitis en la 20-aj jaroj en la 1-a jarcento a.K., por posedo de Suba Nubio. Tiujn militojn finis la pactraktato de Samos en 22. a.K. Tiu paco alportis kulturan ekfloradon en la Kuŝa regno.

Ŝia tombo kaj juveloj[redakti | redakti fonton]

Piramido de la reĝino.
kolĉeno
brakringo

Reĝino Amanisakheto iĝis konata ĉefe pro ŝiaj juveloj, trovitaj en ŝia piramido. Ŝian tombon kun la valoregaj juveloj trovis la itala tombo-rabisto Giuseppe Ferlini en 1832. La oraj kaj juvelŝtonaj kolĉenoj, manringoj, orelornamaĵoj, ringoj kaj aliaj juveloj pruvas la altan nivelon de la metal-metiado en la Kuŝa regno. Ferlini la juvelojn vendis al eŭropaj artkolektistoj, muzeoj, ĝia plej granda parto troveblas en la berlina Egipta Muzeo (Ägyptisches Museum und Papyrussammlung).

La juveloj plej verŝajne venas ne el la piramido, sed el la tombeja ĉambro sub la piramido. La sciigo pri la juveloj kondukis al tiu malĝoja evento, ke preskaŭ ĉiujn piramidojn de Meroe damaĝis la postaj rabistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Angelika Lohwasser: Die Pyramide der Königin Amanishakheto, In Sokar 3 (2001), S. 43-45
  • Laszlo Török, in: Fontes Historiae Nubiorum, Vol. II, Bergen 1996, S. 723-725, ISBN 82-91626-01-4