Amantino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madame de Pompadour, amantino de Ludoviko la 15-a, ĉirkaŭ 1750.

Amantino (kaj ankaŭ amatino) estas virino kiu estas en relative longdaŭra seksa kaj amafera rilato kun viro kiu estas edzo de alia virino aŭ pri iu ajn kialo (ekzemple granda socia, rasa, religia, etna diferenco ktp.) ne intencas edziĝi al ŝi.[1][2]

Amantino estas en longdaŭra rilato kun sia koncerna amanto, kaj estis ofte referencata kiel "la alia virino" aŭ eĉ simple "la alia" en konversacia nivelo, literaturo, filmoj ktp. Ĝenerale, la rilato estas stabila kaj almenaŭ duon-permanenta, sed la paro kutime ne kunvivas malferme kaj la rilato estas kutime, sed ne ĉiam, sekreta. Estas ofte ankaŭ konotacio, ke la amantino estis foje "vivtenita" – t.e. la amanto kontribuas al ŝia vivtenado.[3][4]

Kvankam gramatike amantino estas sama kiel amanto, konsiderinte la tradician rolon de subeco de virinoj rilate al viroj en la plej sociaj niveloj, plej ofte la koncepto rilatas al virino, kvankam same oni povus diri pri la inversa situacio, multe malpli kutima kaj pli escepta.

Historie tre bone konataj kaj studitaj kazoj de amatinoj de reĝoj estas okazoj en la vivo de eŭropaj monarkoj, por ekzemplo, Agnès Sorel, Diane de Poitiers, Barbara Villiers, Nell Gwyn kaj Madame de Pompadour.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [https://www.collinsdictionary.com/us/dictionary/english/mistress "Mistress definition and meaning | Collins English Dictionary".[ www.collinsdictionary.com. Alirita la 20an de Aŭgusto 2020.
  2. "MISTRESS | definition in the Cambridge English Dictionary". dictionary.cambridge.org. Alirita la 20an de Aŭgusto 2020.
  3. The Free Dictionary. "Mistress". Alirita la 6an de Majo 2012.
  4. Love-Lessions. "The Role of a Mistress: Is it as Glamorous as it Seems?". Alirita la 6an de Majo 2012.
  5. Derrick, Kiri. "Top 10 Philandering English Monarchs". Alirita la 6an de Majo 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cronin, Vincent (1974). Louis and Antoinette. London: HarperCollins Publishers Limited. ISBN 0-00-211494-1.
  • Mitford, Nancy (1954). Madame de Pompadour. London: Hamish Hamilton Ltd.