Amastombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Amastombo estas loko, kiu estas uzita por meto de pli granda kvanto de mortaj viktimoj. Kutime temas pri neidentigeblaj homaj korpoj. La amastombo estadas konstruata plej ofte por granda kvanto de viktimoj de naturkatastrofoj aŭ dum grandaj epidemioj de infektaj malsanoj dum la t.n. pandemioj, en la pasinteco ekz. dum la t.n. pestaj batoj, epidemioj de ĥolerovariolo ks. Nuntempe kutime temas pri amase murditaj homoj, kiujn necesis rapide sepulti, kutime dum ia formo de religia, etna aŭ politika genocido, resp. dum amasekzekutoj de pl.i granda kvanto de personoj. Per konstruado de amastomboj oni anticipas disvastiĝadon de malsanoj kaj infektaj malsanoj en la tempo de naturaj krizoj kaj en la tempo de milito, intercivitana milito. Ofte al krimuloj de tiuj ĉi terurigaj faroj temas pri tio, por ke okazu kamuflado de amasaj ekzekutoj.

Unu el la plej grandaj amastomboj estis malkovrita post fino de la dua mondmilito en nordorienta en ĉirkaŭaĵo de urbo Bełżec proksime de unu el la germanaj koncentrejoj, kiu enhavis proksimume ĉirkaŭ 600000 homaj korprestaĵoj enfositaj en la tero. Eblas renkontiĝis kun amastomboj ankaŭ hodiaŭ ekzemple sur teritorio de Bosnio kaj Hercegovino, kiam en la 90-aj jaroj okazis granda intercivitana konflikto inter lokaj nacioj.