Amatolo (montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amatolo
(Amathole Mountains)
montaro
Tajhum-Valo kaj bildo de Hogsbak-Montpasejo en la montaro.
Landoj Sud-Afriko Sud-Afriko
Parto de Kablandmarborda montaro
Plej alta Gaika’s Kop
 - alteco 1 963 m s. m.
 - koordinatoj 32° 34′ 50″ S 27° 12′ 30″ O / 32.58056 °S, 27.20833 °O / -32.58056; 27.20833 (mapo)
Longo 280 km (174 mi), E/W
Larĝo 90 km (56 mi)
Geologia konsisto Grejso
Biomo Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Vikimedia Komunejo: Amathole mountains

AmatoloAmatole-Montaro (loke : Amathole) estas dense arbarkovrata montaro, situanta en la provinco Orienta Kablando, Sud-Afriko. La vorto Amathole signifas "bovidoj" en la kosa lingvo, kaj Amatolo (distrikto), kiu troviĝas sude, estas nomita laŭ tiu montaro.

Natura historio[redakti | redakti fonton]

Parto de la regiono de Amatolo-Stormbergoj, ĝi konstituas la orientan ekstremon de la granda Kabomarborda montara sistemo, leviĝante pli ol 1 800 metrojn super marnivelo. Ĝiaj deklivoj estas dense kovrataj de praarbaroj de podokarpo kaj afrika celtido, Calodendrum capense (rutacoj) kaj aliaj indiĝenaj arboj. Veraj indiĝenaj arbaroj kiaj Kologha kaj Kubusie estas iuj el la plej vastaj arbaraj areoj en Sud-Afriko. La montaroj estas koronataj kun floro-riĉa montara herbejo. La albenaj densaĵoj ankaŭ estas okulfrapaj en la ĉirkauaĵo. La montaro estas fama por sia pejzaĝa beleco kun abundoplenaj arbaroj, ravinoj, akvofaloj kaj panoramaj. La sestaga amatola promenadvojo estas unu el la plej famaj en Sud-Afriko [1].

Geologio[redakti | redakti fonton]

La amatola geologio estas karakterizata de la Bofort-Grupo (subdividita en la subgrupoj Tarkastad kaj Adelaide)[2], kiu konstituas parton de la Karoo-sinsekvo. La sedimentoj estis formataj de demetaĵoj en riverejoj, inundebenaĵoj kaj marĉoj[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Amatola Hiking Trail Report. Arkivita el la originalo je 2019-10-21. Alirita 2014-01-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-21. Alirita 2014-01-01.
  2. angle Amatola Biodiversity Report. Docstoc.com (2011-01-22). Alirita 2013-10-06.
  3. angle Amatola Biodiversity.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]