Amatora radio
Amatora radio estas hobio per kiu homoj el la tuta mondo povas interkomuniki per radiaj elsendoj.
Radioamatoroj komunikas sur diversaj frekvencoj, por longaj distancoj speciale je mallongaj ondoj (1 MHz ĝis 30 MHz).
Enhavo |
[redakti] Historio
Amatora radio komencis preskaŭ tuj post Marconi komencis la komercan radion. Amatoroj devis mem fabriki ĉion por siaj aparatoj: bobenoj, kondensiloj, ŝaltiloj. Ja ili eĉ devis konstrui mem bateriojn kaj akumulatorojn, ĉar tiuj ne estis aĉeteblaj. Elektra energio ankoraŭ ne estis liverita al privataj domoj. La unuaj amatoroj fabrikis mem la energion por siaj sendiloj kaj riceviloj tiamaniere:
Unue baterio estis konstruita. En glason oni metis kloridan acidon. En tion oni metis du stangetojn, unu el kupro, la alian el zinko. Ĉar la energio liverita estis malforta, ĝi estis enmetita en akumulatoron (akumulita). Kun la akumulatoro oni povis bone nutri la sendilon.
Komercaj radio-stacioj uzis por generi la elektran energion propran vapormaŝinon. Ili en la komenco uzis malaltajn frekvencojn por sendi kaj ricevi. Vidu i.a. sendilo Grimeton. Kiam oni malpermesis al radioamatoroj, uzi tiujn frekvencojn, la amatoroj eksperimentis kun pli altaj frekvencoj, mallongaj ondoj, kaj atingis miregajn distancojn kun tre malaltaj send-povumoj, kiujn ili povis produkti kun iliaj simplaj aparatoj kaj kun malgrandaj antenoj. Ili helpis kompreni la komplikajn detalojn de la propago de la radioondoj per la jonosfero.
[redakti] Radioamatora licenco
Antaŭ ol oni rajtas uzi amatoran radion, oni devas montri bazan scion pri radio - la leĝojn pri uzado, la teorion, kaj eble ankaŭ la morsa kodaon (depende de sia lando kaj la nivelo de la permesilo). Kun la permesilo, ofte ankaŭ nomita licenco, la radioamatoro ricevas voksignon eldonitan de ŝtata oficejo. La unuaj literoj de la voksigno indikas la landon. Ekzemploj: PY2CA: PY apartenas al Brazilio. F9ED: F apartenas al Francio. VU2 apartenas al Barato. AA-AL, K, N, kaj W apartenas al Usono, ekzemploj: AA7J, K1ATV, N7AOU, kaj W7WKM.
Akirinte la permesilon, la hobiisto havas multajn eblecojn komuniki kun siaj samhobianoj. Eble oni aĉetos radian ekipaĵon de vendejo, aŭ eble oni konstruos ĝin per si mem. Eĉ se oni aĉetas la sendilon kaj ricevilon, multaj hobiistoj interesiĝas pri konstruado de antenoj. En la pasinteco ekzistis forta kulturo de memkonstruado. Nuntempe, pro la granda progreso de radia teknologio kaj malaltiĝo de la prezoj de industrie fabrikitaj varoj, tiu kulturo malkreskas, sed memkonstruado restas tre interesa ero de la hobio.
[redakti] internacia aktiveco
Por esti aktiva en alia lando la amatoro devas havi permeson, licencon en tiu lando, kio estas komplika, kosta, kaj en multaj landoj tute ne ebla. En Eŭropo nun ekzistas regulado de CEPT, kiu donas neburokratan solvon. Ankau ne-eŭropaj landoj jam aliĝis.
Ekzemplo: Kiam la franca amatoro F9ED volas sendi en germanio, li simple uzas sian nacian voksignon kun antaŭa landa kodo DL por germanio. Do li uzas kiel voksigno: DL/F9ED.
[redakti] Diversaj fakoj
La fakoj de amatora radio estas multaj:
- La unua metodo por komuniki estis la morsa kodo. La sendilo estas aktivigita per morso-klavo en la ritmo de la punktoj kaj strekoj de la kodo. Kiam kondiĉoj estas tiel malbonaj ke oni ne povas komuniki voĉe, la morskodo ofte ankoraŭ efikas. Ekzistas komputiloj kiuj povas sendi kaj kompreni morskodon, sed ili nur funkcias bone ĉe bonaj kondiĉoj. Sed multaj morskodistoj ĝuas la simplecon kaj la ritmon de mana morsado.
- Oni povas paroli voĉe. Ekzistas diversaj metodoj enkodigi la voĉon de la radiaj ondoj: amplituda modulado (AM), frekvenca modulado (FM), unuopa flanka modulado (angle SSB, Single Side Band, pli efika speco de AM).
- Oni povas paroli per diversaj radiaj frekvencoj. Ĝenerale, la malaltaj frekvencoj ĝis 30 MHz (megahercoj) permesas longdistancan komunikadon (t.n. "DX"-komunikado), ĉar la radiaj ondoj povas esti reflektataj de la atmosfero. Sur la diversaj frekvenc-bendoj la t.n. kondiĉoj ege varias laŭ la tempo. La kondiĉoj ankaŭ varias en la ritmo de la sunmakuloj. Estas parto de la sporto eltrovi la ĝustan tempon kaj frekvencon por sukcesa kontakto. Frekvencoj super 30 MHz ne estas reflektataj per la atmosfero, tial ĝenerale permesas komunikadon nur kun iuj, kiuj estas videblaj (t.e. ne kaŝitaj per la horizonto).
- Oni povas sendi bildojn per malrapida fotoregistra televido (angle SSTV, Slow Scan Television). Oni bezonas ĉirkaŭ 8 sekundojn por sendi unu bildon. Simila principo estas la faks-sendmetodo (angle FAX), kiu estas bone konata en la modernaj oficejoj. Oni povas faksi al aliaj amatoraj stacioj, aŭ ricevi informon de aliaj fontoj (ekz. veteraj mapoj).
- Ankaŭ oni povas sendi bildojn per rapida televido (angle FSTV, Fast Scan Television) ricevebla per analogaj televidiloj.
- Oni povas sendi tekston per diversaj metodoj. Radioteletajpo, angle RTTY, estas simpla malrapida metodo sendi tekstojn. AMTOR estas plibonigita metodo, kiu permesas erarkorektadon. Se oni konektas komputilon al la radio, oni povas sendi tekston per paket-radio. La teksto tranĉatas je malgrandaj pecoj, nomataj paketoj. La komputilo aŭskultas, kaj kiam neniu sendas paketon, ĝi sendas sian paketon. Perditaj paketoj (ekz. kiam du komputiloj sendas paketon samtempe aŭ kiam intermikso rompigis la paketon) aŭtomate resendatos.
- Tre moderna metodo sendi tekstojn estas PSK. Ĝi bezonas tre malvastan frekvencbendon kaj tre malgrandan povumon.
[redakti] Konfirmkartoj (QSL-kartoj)
Estas multaj kialoj por lerni kiel uzi la amatoran radion. Iuj ŝatas lerni pri homoj en aliaj lokoj. Ofte ili interŝanĝas konfirmkartojn, mallonge QSL-kartojn, (iom kiel poŝtkartoj), por konfirmi la kontakton. Se oni havas unu karton el ĉiuj de 100 landoj, oni gajnas la bazan "DXCC" (longa distanca centa klubo) premio. Iuj el la pli-ol-350 landoj estas tre maloftaj, kaj multaj radiistoj ĝuas la defion ricevi konfirmkartojn de ili.
[redakti] Konkursoj
Radiistoj ankaŭ interesiĝas pri konkursoj, en kiuj oni celas kontakti plej multajn homojn kiel eble dum limigita tempo.
Sed iuj simple ŝatas babili kun iu ajn, kiu hazarde respondas al la alvoko.
Amatoraj radiistoj ankaŭ faras gravan rolon dum krizoj, ekz. dum uraganoj, tertremoj, ktp., provizante gravan komunikadon kiam elektro kaj normalaj metodoj de komunikado ne funkcias. En tiaj situacioj amatoroj ofte povas funkciigi siajn staciojn, kiam profesiuloj jam devas rezigni.
[redakti] Organizoj
Ĉiu lando kiu permesas amatoran radion havas ankaŭ landan asocion por amatora radio. Ekzemple, en Usono ekzistas la Amatora-Radia Relajsa Ligo (ARRL, angle Amateur Radio Relay League). La mondskala organizo estas la IARU (angle International amateur radio union). La Esperantista organizo estas la ILERA, Internacia Ligo de Esperanto-Radio-Amatoroj.
[redakti] Amatora-Radio kaj Esperanto
Ĉiam esperantistoj amatoraj-radiistoj uzis siajn radiojn por paroli Esperanton. La unua Kongreso de la Internacia Amatora Radio Asocio IARU en (Parizo, 1925) samtempa kun la Tutmonda kongreso de Radio-kluboj rekomendis Esperanton por la etero kaj adoptis ĝin apud la uzataj naciaj lingvoj.
La Esperanto-radio-amatoroj fondis asocion ILERA, aliĝinta al UEA. Vidu apartan artikolon.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Morsa kodo
- Q-Kodo
-
Yagi-Uda-anteno (foto de DG6XU)
