Amatora radia konfirmkarto
Amatora radia konfirmkarto estas karteto farita el papero aŭ kartono, kiun radioamatoro sendas unu al la alia por konfirmi kontakton. La kartetojn oni sendas kutime per papera poŝto. Por ŝpari kostojn radioamatoraj landaj kluboj organizas la kunsendadon de ĉiuj kartoj al klubo de alia lando per paketo.
Mallonga nomo de la karteto estas "QSL", por la internacia telegraf-kodo (aŭ Q-kodo) kiu signifas "mi konfirmas ke mi ricevis vian elsendon." La mallongigo estis elpensita unue por pli rapide ĝin sendi dum la morsa komuniko, sed estas ofte uzata ankaŭ en voĉa komuniko.
ILERA rekomendas ne uzi la mallongigon QSL dum voĉaj kontaktoj, sed diri "konfirmkarto".
Konfirmkarto de Esperanto-amatoro estu prefere en Esperanto. Eble ĝi estu paralele en Esperanto kaj nacia lingvo aŭ angla. La vortoj kiel
al dato frekvenco modulado raporto
certe estas komprenitaj kaj ne ĝenas. La peton/dankon pri konfirmkarto oni ja povas skribi dulingve.
Atentu, ke la vorto Esperanto aperu tre granda, videbla klare el distanco de 50 cm. Kaj ĝi estu en bona kontrasto al la fono. Bonajn kaj malpli bonajn ekzemplojn oni trovas en la Yahoo-grupo (vidu sube). Alklaku tie en la ĉefpaĝo maldekstre je fotoj.