Amatus van der Biest-Andelhof

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amatus van der Biest-Andelhof
Robert-Biest-Andelhof.jpg
karikatura bildkarto el ĉ. 1912
Dato de naskiĝo 1850
Dato de morto 1912
Nacieco flandro
v  d  r
Information icon.svg

Amatus VAN DER BIEST-ANDELHOF, flandro belgo, doktoro. Naskiĝis en 1850, mortis en 1912.

Pioniro, estis vicprezidanto de Antverpena Grupo Esperantista, prezidanto de Belga Ligo Esperantista (BLE), direktoro kaj redaktoro de Belga Esperantisto kaj prezidanto de La Sepo por la Sepa, la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso en 1911. Ano de la Lingva Komitato.

Pluraj tradukoj liaj aperis en Belga Esperantisto kaj kelkaj eniris la Belgan Antologion (1928).[1]

Enhavo

Eseoj[redakti]

  • Esperanto kaj la lingvoj de malvastaj landoj (en Belga Esperantisto, mar. 1910, p. 101) en kiu li apelacias al starigo de Esperanto-asocio de minacataj malgrandaj popoloj.

Tradukoj[redakti]

  • Georges Eekhoud: La servistineto (en Belga Esperantisto, feb. 1910, p. 96)

Eksteraj ligiloj[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. B.K. (Kotzin, B.) (1912). D-ro Amatus Van der Biest-Andelhof. [Nekrologo laŭ "Belga Esperantisto" en] Ondo de Esperanto (RUS) 4a jaro 1912/3, p. 48 (kun foto).