Amazonio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La baseno de Amazono
Rivero en amazona pluvarbaro

Amazonio (Amazônia portugalligve, Amazonia hispanlingve) estas Esperanta nomo por multaj lokoj de la baseno de sudamerika rivero Amazono, al pluvarbaro kaj al baseno mem. Sekve, oni ne konfuzu multajn urbojn, vilaĝojn, ŝtatojn ktp. kun simila nomo en la regiono, kiu estas parto de 4 malsamaj landoj. En la regiono estas la plej granda arbaro el mondo, situanta en la norda parto de Brazilo, sed ankaŭ parte en Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Bolivio kaj Peruo.

Enhavo

Geografio [redakti]

Amazonio komenciĝas ĉe la atlantika marbordo de Brazilo, en Parao kaj Maranjo, kaj atingas la Andojn. La arbaro esta tiel larĝa kiel Atlantiko inter Afriko kaj Sudameriko.

Tiu rivero sendas al la maro la kvinonon de la rivera akvo el la tuta mondo, tio estas 160 milionoj da litroj ĉiun sekundon. La baseno ampleksas 6 milionojn da km², en 6 landoj.

Administraj unuoj [redakti]

Amazonio estas la nomo de diversaj administraj unuoj:

  • Amazonio, ŝtato en Brazilo. Rimarko: Sylla Chaves (2008, p. 36) proponas la vorton "Amazono" por la rivero kaj por la ŝtato, kaj vorton "Amazonio" por la ekologia regiono.
  • Amazonio, departemento en Kolombio
  • Amazonio, ŝtato en Venezuelo
  • Amazonio, regiono en Peruo

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    mapo genta de indianoj de Amazonio france
Ekstera ligilo    Amazonio ( WWF ) angle
Ekstera ligilo    CHAVES, Sylla. "Oportuna poŝvortaro esperanta-portugala. [Sen indiko de loko]: Oportuno, 2008.