Amazono (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por informoj pri la samnoma mitologia tribo, vidu la artikolon Amazonoj.
Amazono
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr
La Amazono originiĝas el la klifoj de Apaĉeta en Arekipo ĉe la Nevado Mismi, markite nur pere ligna kruco.

La Amazono de Sudameriko estas unu el la du plej grandaj riveroj en la mondo (la alia estas Nilo, vidu diskuton sube). Ĝi havas la plej grandan kvanton da akvo fluanta kaj ankaŭ la plej etendan akvokolektan basenon nome 7,050,000 km². La rivero fluas de la Andoj (Nevado Mismi aŭ Nevado Quehuisha [kehuIŝa]) tra la amazona pluvarbaro en la Atlantikon.

La larĝo de Amazono estas el 1.6 al 10 km kiam ne estas inundo sed ĝi etendas dum la pluvsezono al 48 km aŭ eĉ plie. La rivero eniras en la Atlantika Oceano ĉe larĝa estuaro ĉirkaŭ 240 km larĝa. La elfluo de la ĉefa riverbranĉo estas de ĉirkaŭ 80 km.[1] Pro ties ampleksego, ĝi estas foje kromnome nomita La Rivera Maro.

En ties supra areo, super la kunfluo de Rio Negro, la Amazono estas nomita Solimões en Brazilo; tamen, en Peruo, Kolombio kaj Ekvadoro, same kiel ĉe la resto de la Hispanosfero, la rivero estas ĝenerale nomita kiel Amazono nur el la kunfluejo de la riveroj Maranjono kaj Ukajalo en Peruo. La riversistemo de Ukajalo-Apurimako estas konsiderata ĉefa fonto de Amazono, kun ties ĉefa ekfluejo ĉe la glaĉera fluaĵo de Carhuasanta fluanta el monto Nevado Mismi.

Geografio

Amazono trafluas la landojn Peruo kaj Brazilo. La nomon Amazono ĝi portas en Peruo kaj en orienta Brazilo, sed la interna parto nomiĝas Rio Solimões.

Partoj de la Amazona baseno troviĝas en jenaj landoj: Brazilo (62.4%), Peruo (16.3%), Bolivio (12.0%), Kolombio (6.3%) kaj Ekvadoro (2.1%).

Ponto Manaus Iranduba ĉe sunsubiro.

Ĉar la longeco de riveroj estas malfacile mezurebla kaj krome dependas de la difino de "la" fonto, la longeco de Amazono estas indikata varie inter ĉ. 6500 kaj 7000 kilometroj (7,040 km laŭ la lastaj priserĉoj, kiuj markas la fonton en Apacheta [apaĈEta], je 5,179 m super la marnivelo, ĉe Quehuisha [kehuIŝa] en Arequipa aŭ Arekipo (suda Peruo))[2]. Ĝiaj fonto-riveroj estas malpli ol 200 km de la pacifika bordo, tamen ĝi trafluas preskaŭ la tutan larĝon de Sudameriko por atingi Atlantikon.

Tiu rivero sendas al la maro la kvinonon de la rivera akvo el la tuta mondo, tio estas 160 milionoj da litroj ĉiun sekundon (aŭ 209,000 m³ depende de la fonto kaj mezuro). Tio estas ĉirkaŭ unu kvinono de la fluanta akvo de la mondo. La riverfino estas ĉe la Ekvatoro.

La plej granda urbo ĉe Amazono estas la brazila urbo Manaus, ĉe la enfluejo de Rio Negro. La Ponto Manaus Iranduba nome la unua ponto de la tuta amazona riversistemo (fakte super Rio Negro) malfermiĝis la 10an de oktobro 2010 ĉe Manaus, Brazilo.

Biogeografio

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, la Amazono kaj inunditaj arbaroj konstituas Tutmondaj 200-unuon, subdividitan en 6 ekoregionojn. La tuta Amazona Baseno enhavas pli ol 3 000[3] da dolĉakvaj fiŝospecioj, la plej granda nombro en la mondo.

Historio

Kapostatuo de Francisco de Orellana en Trujillo.

Estas ampleksa pruvaro de antaŭkolumba socia formado, inklude tribestrolandojn, en multaj areoj de Amazonio (ĉefe ĉe interriveraj regionoj) kaj eĉ de grandaj urboj.[4] Ekzemple la antaŭkolumba kulturo en la insulo Marajó povus esti disvolviginta eĉ socian tavoligon kaj eble eltenis loĝantaron de ĝis 100,000 personoj.[5] La indiĝenoj de la amazona pluvarbaro eble uzis la terenon nomita terra preta por igi teron taŭgan por grandskala agrikulturo necesa por elteni grandajn loĝantarojn kaj kompleksan sociajn formaĵojn kiaj la tribestrejojn.[5] Oni supozas, ke tiuj popoloj vivis dum longaj epokoj en konstanta stato de milito. Inter ili menciindas la mundurukuoj.

En Marto 1500, la hispana konkistadoro Vicente Yáñez Pinzón jam estis la unua eŭropano kiu navigis en la rivero.[6] Pinzón nomigis la riverfluon kiel Río Santa María del Mar Dulce, poste mallongigita al Mar Dulce (laŭvorte, nesala maro, pro ties nesala akvo fluanta al la oceano).

Mundurukuoj, pentritaj de Hercules Florence.

La unuaj eŭropanoj kiuj vere malkovris la riveron estis la malgranda trupo gvidita de la konkeranto Francisco de Orellana, kiu navigis preskaŭ la tutan riveron en 1541 kaj 1542 kaj alvenis al la enfluejo post unu el la plej mirigaj aventuroj de la historio. Dum tiu vojaĝo ili estis atakitaj de grupo de indianoj ŝajne konsistanta el virinoj, kio rememorigis ilin pri la legendo de la amazonoj, pro kio la rivero ricevis sian nunan internacian nomon. Tiu aventuro ekis kiam Gonzalo Pizarro eliris en 1541 por esplori oriente de Kito en interna Sudameriko serĉe de El Dorado, la "ora urbo" kaj La Canela, nome "valo de cinamo".[7] Li estis akompanata de sia subestro Francisco de Orellana. Post 170 km, la rivero Coca kuniĝis kun la Napo (ĉe loko nune konata kiel Puerto Francisco de Orellana en Ekvadoro); la trupo haltis kelkajn semajnojn por konstrui boaton supren de tiu kunfluo. Ii pluis laŭrivere suben tra neloĝata areo, kie ili ne povis trovi manĝon. Orellana sekvis la riveron Napo, tiam konata kiel Río de la Canela ("Cinama Rivero") kaj revenis kun manĝo por la trupo. Baze sur informo el kaptiva indiĝeno nome Delikola, ili esperis trovi manĝon post kelkaj tagoj laŭrivere suben ascendante alian riveron norden. Orellana kun 57 homoj perdiĝis en la labirinto de riveroj kaj sekvis suben esplori novajn teritoriojn fine de decembro. Post ŝipveturado de 600 km laŭ la rivero Napo ili atingis ĉefan kunfluejon, ĉe punkto ĉe moderna Iquitos, kaj poste sekvis la supran Amazonon, nune konata en Brazilo kiel Solimões, dum pliaj 1,200 km ĝis ties kunfluo kun Rio Negro (ĉe moderna Manaus), kion ili atingis la 3an de Junio de 1542. Ĉe la rivero Namundao, alfluanto de Amazono suben el Manaus, la trupo de Orellana suferis akran batalon kontraŭ indiĝenaj militistoj kiuj laŭ oni diris estis estritaj de militistinoj kiuj mortofrapis ilin kaze de retiriĝo. De tie venas la legendo kaj la rilato al la greka mitologio.

En 1560, alia hispana konkistadoro, nome Lope de Aguirre, faris plej verŝajne duan descendon de Amazono, kio havis ankaŭ historian kaj politikan gravon, ĉar ŝajne intencis starigi sendependan regnon. Historiistoj ne certas ĉu la rivero kiun li descendis estis Amazono aŭ Orinoko, ĉar tiu fluas pli malpli paralele al la Amazono pli norde.

Inter 1637 kaj 1647, la portugala esploristo Pedro Teixeira estis la unua eŭropano kiu ascendis la riveron el Belém, ĉe la elfluejo, ĝis Kito, parto de la hispana Vicreĝlando de Peruo, kaj poste revenis samvoje. La ekspedicio de Teixeira estis pli amasa nome de ĉirkaŭ 2,000 personoj en 37 grandaj kanuoj.

El 1648 al 1652, portugal-brazila bandeirante António Raposo Tavares estris unu el plej longaj konataj ekspedicioj el São Paulo internen al la elfluejo de Amazono, priserĉante multajn el ties alfluantoj, inklude Rio Negro, kaj farante distancon de pli ol ĉirkaŭ 10,000 km.

Ĉe kio nune estas Brazilo, Ekvadoro, Bolivio, Kolombio, Peruo, kaj Venezuelo, nombro de koloniaj kaj religiaj setlejoj estis starigitaj laŭlonge de la bordoj de ĉefaj riveroj kaj alfluantoj cele al komerco, sklavado kaj kristanigo de indiĝenaj popoloj de la mpleksa regiono de pluvarbaro, kiaj ĉe Urarina. Fine de la 1600-aj jaroj, la hispana jezuito Samuel Fritz, kristanigisto de la Omaguaoj, starigis ĉirkaŭ 40 misiajn vilaĝojn.

Scienca esplorado

Henry Walter Bates estis fama pro sia ekspedicio al la Amazono (1848–1859).

Frua scienca, zoologia kaj botanika esplorado de la Amazonaj rivero kaj baseno okazis jam ekde la dua duono de la 18a jarcento tra la unua duono de la 19a jarcento.

En 1743, Charles Marie de La Condamine plenumis la unuan sciencan esploradon de la Amazona rivero.

  • Alexander von Humboldt 1799-1804
  • Johann Baptiste von Spix kaj Phillip von Martius, 1817-1820
  • William Henry Bates kaj Alfred Russell Wallace, 1848-1859

En 1996 la pola esploristo Jacek Palkiewicz malkovris la fonton de Quehuisha (antaŭe oni lokigis ĝin ĉe Mismi) kaj nur en 2008 ĝi estis agnoskita de la Sociedad Geográfica de Lima.

Naturo kaj faŭno

Amazona pluvarbaro
Ĥaraciformaj, kiaj la specioj de piranjoj, estas predo por la brazila lutro, sed tiuj agresemaj fiŝoj povas ankaŭ endanĝerigi homojn.

Pli ol unu triono de ĉiuj konataj specioj en la mondo vivas en la Amazona Pluvarbaro,[8] giganta tropika arbaro kaj riverbaseno kun areo kiu etendas pli ol 5,400,000 km². Ĝi estas la plej riĉa tropika arbaro en la mondo laŭ termino de biodiverseco. Estas ĉirkaŭ 3,000 specioj de fiŝoj nune agnoskitaj en la Amazona Baseno, kaj ĉiujare oni malkovras pliajn.[9]

Loĝantaro, socio kaj politiko

Nilo kaj Amazono

Estas longa disputo por scii ĉu Nilo aŭ Amazono estas la plej longa rivero en la mondo, esploristoj de la Instituto Nacional de Pesquisas Espaciais (Inpe) (Brazila Nacia Instituto de Spacaj Esploradoj) faris novan mezuradon per bildoj de arta satelito kaj ili asertas ke la rivero Amazono estas ja la plej longa. La rivero, kiu naskiĝas en Peruo kaj enfluas en la brazila maro, havas 6.992,06 kilometrojn, 140 km plie (aŭ 2%) ol Nilo, kiu trafluas Egiption.

En ĉi tiu laboro la esploristoj kunligis bildojn de du originoj – de Geocover, kun informoj de la satelito Landsat 5, kaj de Modis, mezurilo instalita en plataĵo de NASA. La nova mezuro unuiĝas al alia, kiu jam apartenas al Amazono, tiu de la plej torenta rivero en la mondo.[10]

Ĉefaj alfluantoj

La Amazono mateniĝe.
  

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. { http://encarta.msn.com/encyclopedia_761571466/Amazon_(river).html Amazon (river) Microsoft Encarta Online Encyclopedia 2007, alirita la 12an de aŭgusto 2007 http://www.webcitation.org/5kwDrOAQJ%7Carchivedate=31a Oktobro 2009
  2. El País, 26a majo 2008, Lucía Magi, "El rey de todos los ríos ya tiene un nacimiento cierto".
  3. Nacia Geografia Societo : Amazono kaj inunditaj arbaroj angle
  4. Mann, C, C., ed.. (2005) 1491: New Revelations of the Americas Before Columbus. University of Texas. ISBN 1-4000-3205-9.
  5. 5,0 5,1 Mann, C, C., ed.. (2005) 1491: New Revelations of the Americas Before Columbus. University of Texas. ISBN 1-4000-3205-9.
  6. Morison, Samuel. (1974) The European Discovery of America: The Southern Voyages, 1492–1616. New York: Oxford University Press.
  7. Francisco de Orellana Francisco de Orellana (Spanish explorer and soldier). Encyclopædia Britannica.
  8. Amazon rainforest fact sheet. Web.worldbank.org (15a Decembro 2005). Alirita 13a Februaro 2011.
  9. (2011) Historical Biogeography of Neotropical Freshwater Fishes. Berkeley: University of California Press.
  10. Revista da Semana. Edição 44, Ano 2, nº 26 – paĝo 27. Editora Abril – 10/7/2008 – el Brazilo – http://www.revistadasemana.com.br[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj