Ambaŭ-jono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ambaŭ-jono, ankaŭ nomita zwitter-jono (leg. Cviter-jono) kaj dipolusa-jono, estas dipolusa aminoacida molekulo entenanta kaj pozitivan kaj negativan ŝarĝojn.

      H  O                H H  O
      | //                | | // _
  H2N-C-C-OH   <-->     H2N-C-C-O
      |                   + |
      R                     R
  nejoniĝinta          dipolusa
   aminoacido          aminoacido (ambaŭ-jono)

Aminoacidaj ambaŭ-jonoj facile reakcias aŭ kun acidoj aŭ kun bazoj. La reakcio kun acidoj ŝanĝas la karboksilaton, -COO-, en karboksilon, -COOH, dum la reakcio kun bazoj ŝanĝas la amonion, -NH3+, en aminogrupon, -NH2

La kapablo de aminoacidoj reakcii kaj kun H+ kaj kun OH-, kiel montrite en reakcioj permesas al solvaĵoj de aminoacidoj aŭ proteinoj konduti kiel bufroj.

La bufra agado de sangaj proteinoj estas unu el ties plej gravaj funkcioj.

Glycine zwitterion.png


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj