Ambaŭ vivoj de onklino Mici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambaŭ vivoj de onklino Mici
filmo
Originala titolo Mici néni két élete
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1962
Daŭro 82 minutoj
Kameraado Barnabás Hegyi
Reĝisoro(j) Frigyes Mamcserov
Scenaro György Hámos
Muziko de Szabolcs Fényes
vdr

Ambaŭ vivoj de onklino Mici, origine hungare Mici néni két élete estas sukcesa filmo en Hungario.

Onkl(in)o estas en la hungara lingvo pli vaste uzata: se iu havas jam la aĝon, laŭ kio li/ŝi povas esti onkl(in)o, tiam la gejunuloj uzas la vorton onkl(in)o, kiel estima vorto. En Esperanto Károly Bodó uzis unue tiun formon en la tradukaĵoj.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio okazas en la fruaj 1960-aj jaroj. La filmo estas senpolitika kaj spegulas la tiutempan hungaran vivon.

Mici, la iama kantistino vivas sola kaj kiel maljunulino, aperas problemo pri memzorgado. Tial ŝi serĉas kaj trovas junan geedzan seninfanan paron, kun kiuj ŝi faras kontrakton. Unuparte la gejunuloj rajtas loĝadi ĉe Mici, aliparte ili devas zorgadi, eĉ flegi Mici-n. Tiu stato ne daŭras longe, ĉar aperas Antal Páger, kiu komencas amindumadi al Mici, ĉar li bone rememoras pri la iama talentulino. Mici tute ŝanĝiĝas, rejuniĝas. Aliparte la junulino estas graveda, kion ŝi ne volas konfesi. Okazas, ke Mici kaj la amato vespere iras dancadi en amuzejon. Hazarde ankaŭ la geedza paro tie amuziĝas. Dum mallonga tempo ili vidas unu la alian, sed neniu kredas al la okuloj. Ili supozas, ke tio estis optika trompiĝo aŭ estis nur similulo. Mici hejmenvenas pli frue, ol la geedza paro kaj tuj enlitiĝas. La alvenanta paro spertas, ke Mici estas hejme...

La historio mem estis tiel sukcesa, ke oni faris el la historio ankaŭ teatraĵon en 2010 en Teatro József Attila.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.