Ambalatungan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ambalatungan
Binubulauan02.jpg
Alteco 2329 m
Situo Luzono, Filipinoj
Koordinatoj 17° 19' 0" norde, 121° 6' 0" oriente
v  d  r
Information icon.svg

AmbalatunganBinubulauan estas vulkano respektive vulkanaro en la regiono Cordillera Central en la nordo de la filipina insulo Luzono. En la kratero troveblas varmegaj fontoj kaj lokoj, el kiuj elvenas sulfuraj gasoj. La nomigoj laŭ diversaj fontoj kaj lingvoj estas iom malsamecaj: La "Globala Vulkanisma Programo" de la usona institucio Smithonian nomas Ambalatungan grupon da proksimaj vulkanaj krateroj kaj Binubulauan unu el ili; la "Filipina Instituto pri Vulkanologio kaj Tertremoscienco" kontraste indikas, ke temas pri du vulkanaj pintoj tre proksimaj unu al la alia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ambalatungan (Filipinoj)
DMS
Ambalatungan
Ambalatungan