Ambanja

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Antsiranana kun la situo de Ambanja

Ambanja estas urba komunumo de Madagaskaro. Ĝi disponas flughavenon, kiu estas uzata nur por internaj flugoj. La urbo situas proksimume 500 kilometrojn norde de Antananarivo, kaj 220 kilometrojn el Antsiranana (la vojaĝo daŭras averaĝe kvar horojn).

Geografio [redakti]

La urbo estas trafluata de la granda rivero Sambirano. Ekde 1990, la rivero estas serioze poluciita pro tio, ke la loĝantoj reĵetas siajn rubojn en ĝin. La terenoj ĉirkaŭ Ambanja restas riĉaj kaj fruktodonaj : ekzistas kampoj por kakao, kafo, bananoj, vanilo, pipro, rizo kaj tapioko. La lastaj kultiveblaj terenoj emas malaperi pro kreskanta urbareo.

Demografio [redakti]

La loĝantaro de Ambanja plukreskas pro la alveno de elmigruloj el centra kaj suda Madagaskaro. La urbo situas je la krucvojo inter pluraj tre turistaj insuloj, ekzemple Nosy Be, kaj la grandaj urboj de la insulo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Koordinatoj: 13°40′43″S 48°27′08″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -13.67861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">13.67861°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / -13.67861; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Ambanja)