Ambasadoro
El Vikipedio
Ambasadoro (aŭ ambasadestro) estas diplomatia oficisto kiu servas kiel reprezentanto de sia ŝtato ĉe alia ŝtato aŭ ĉe oficiala organizo kiel Unuiĝintaj Nacioj. Lia tasko kiel estro de ambasado estas la reprezentado de sia lando, tio signifas proksimajn rilatojn kun registaro, opozicio kaj sociaj organizoj de la gastlando. La gastiganta nacio normale permesas al la ambasadoro kontrolon de malgranda tereno nomata ambasadejo. Por ne restrikti la interesoreprezentadon, la teritorio, laborantoj kaj veturiloj uzitaj de la ambasadanoj havas diplomatan imunecon regulitan de la konvencioj de Vieno pri diplomatio. La loĝloko de la ambasadoro kaj sia familio nomiĝas rezidenco, same kiel la ambasadejo mem, kaj ne estas eksteritoria regiono, sed havas diplomatan imunecon.

