Amberd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amberd
fortreso • ruino • kultura havaĵo [+]

Supermara alteco2 300 m [+]
Koordinatoj40° 23′ 19″ N, 44° 13′ 35″ O (mapo)40.388727844.226526Koordinatoj: 40° 23′ 19″ N, 44° 13′ 35″ O (mapo)

Amberd (Armenio)
Amberd (Armenio)
DEC
Amberd
Amberd

Map
Amberd
Vikimedia Komunejo:  Amberd [+]
vdr
Monaĥejo kaj fortikaĵo Amberd

Amberd armene Անբերդ estis armena urbo en la marzo Aragacotno. Nuntempe nur restas ruinoj de fortikaĵo kaj monaĥejo. La fortikaĵo, konstruita en la 7-a jarcento sur roka monteto, estis parto en la Mezepoko de defenda sistemo kiu kontrolis la plataĵon de la Monto Ararato. Ĝi estas unu el la raraj atestaĵoj de la militista armena arkitekturo de la Mezepoko. La preĝejo estis konstruita de la princo Vahram Vaĉutjan, en 1026. La uzata materialo estis la tofo (vulkana ŝtono), tipa de la armenaj konstruaĵoj.

Amberd ankaŭ estis ĉefurbo de Armenio en la Mezepoko. Prenita de la selĝukoj en la 11-a jarcento, kaj poste detruita de la mongoloj en la 12-a jarcento.

Galerio[redakti | redakti fonton]