Amberg (Unterallgäu)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amberg
Blazono
Amberg (Unterallgäu) (Germanio)
Amberg (Unterallgäu) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto Distrikto Unterallgäu
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08241
Poŝtkodo 86854
Aŭtomobila kodo MN
Oficiala Municipokodo 09778111
Politiko
Komunumestro Peter Kneipp
Partio de komunumestro Freie Wählervereinigung
Adreso de la administrejo Hauptstr. 1
86854 Amberg
Demografio
Loĝantaro 1468 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 4′ N, 10° 41′ O (mapo)48.06666666666710.683333333333Koordinatoj: 48° 4′ N, 10° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 608 m
Areo 10,95 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-amberg.de
vdr

Amberg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unterallgäu kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario, kaj estas memstara membro de la administra komunumaro Türkheim. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1468 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Amberg situas en la regiono Donau-Iller en Meza Ŝvabio, en la plejorienta parto de la distrikto Unterallgäu, oriente de la rivero Wertach [vertaĥ]. La komunumaj najbaroj de Amberg estas: okcidente Türkheim, norde Ettringen kaj Hiltenfingen, oriente Lamerdingen kaj Buchloe, sude Wiedergeltingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Fina Dekreto de la Regna Deputitaro en 1803 Amberg apartenis al monaĥejo Steingaden. La komunumo situis en la Elektoprinclando Bavario (germane: Kurfürstentum Bayern) kaj estis fermita kortega regiono (germane: geschlossene Hofmark) sub la suvereneco de Schwabegg. Per la Komunuma Edikto de 1818 la nuna komunumo ekestis.

Loĝantara evoluo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1970 Amberg havis 736 loĝantojn, en 1987 994 loĝantojn, en 2000 1279 loĝantojn, kaj en 2005 1302 loĝantojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Norde de Amberg (parte en Amberg kaj parte en Lamerdingen) situas la kurtonda radioelsendstacio Wertachtal ("valo de la Wertach") kun 25 turoj kun altecoj ĝis 125 m. Ekde 1972 ĝis 2006 la Deutsche Welle ("Germana Ondo") elsendis sian programaron de tie en la tutan mondon, kaj ankaŭ aliaj organizoj uzis kaj uzas ĝin (ĝis 1995 ankaŭ la "Voice of America").