Ambrogio Spinola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambrosio Spinola
Ambrosio de Michiel Jansz. van Mierevelt, postmorte en 1633
Ambrosio de Michiel Jansz. van Mierevelt, postmorte en 1633
Naskiĝo 1569
en Respubliko de Ĝenovo Ĝenovo, Respubliko de Ĝenovo
Morto 25-an de septembro 1630
en Respubliko de Ĝenovo Castelnuovo Scrivia, Respubliko de Ĝenovo
Soldata kariero
Rango: kapitano-generalo
Deĵoris en: Hispana imperio
Komandis al: Bataliono de tercio Tercio de Spineli
Militoj: tridekjara milito, okdekjara milito, pri mantova heredaĵo
Bataloj: Sieĝado de Breda
Persona informo
Tombo Castelnuovo Scrivia
Lingvoj hispanaitala
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Ambrogio Spinola
Familio
Patro Filippo Spinola
Frat(in)o Federico Spínola
Edz(in)o Giovanetta Bacciadonne
Infanoj Filippo Spinola, 2nd Marquis of the Balbases • Agustín de Spínola Basadone • Polissena Spinola
Okupo
Okupo oficiromilitistosoldato
vdr
Portreto

AmbrogioAmbrosio SPINOLA DORIA, markizo de Los Balbases, (naskiĝis en 1569 en Ĝenovo – mortis la 25-an de septembro 1630) estis hispana generalo. Ambrogio estis la plej aĝa filo de Filippo Spinola, markizo de Sesto kaj Benafro, kaj de lia edzino Polissena, filino de la princo de Salerne. La familio Spinola viciĝis inter la plej malnovaj kaj potencaj familioj de Ĝenovo.

La domoj de Spinola kaj Doria arde konkuris por la regado de la respubliko. Ambrogio Spinola decidis eliri el Ĝenovo por traktadi kun la hispana monarkio en Flandrio. En 1602, kune kun sia frato Federico, li kontraktas "condotta" (kontrakton) kun la hispana registaro : riskante la tutan riĉon de sia familio, Ambrogio promesis starigi armeon kun almenaŭ mil soldatoj, dum Federico faris similan promeson pri eskadro da militŝipoj.

Pluraj el tiuj ŝipoj estis detruitaj en la Manika Markolo fare de la Angloj, kaj Federico mem mortis okaze de batalo kontraŭ la Nederlandanoj la 24-an de majo 1603. Ambrogio tamen eniris Nederlandon kun siaj dungitaj soldatoj, kaj organizis la sieĝon de Ostendo ekde la 22-a de septembro 1604. Ambrogio Spinola revenis al Hispanio en 1606, kaj estis bonvenita per multaj honoroj, kvankam la milito tute malriĉigis lin.

Post la komenco de la Tridekjara milito, li estris la hispanajn soldatojn okaze de pluraj bataloj, interalie la venko de Breda post longa sieĝo. La batalon de Breda la pentristo Diego Velazquez bildigis en famega pentraĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]