Ambroise Paré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ambrosius Paraeus
(1510-1590)
medicus Francicus
medicus Francicus
Naskiĝis 1510
en Bourg-Hersent, proksima de Laval, Flago-de-Francio.svg Francio
Mortis 20-a de decembro 1510
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
v  d  r
Information icon.svg

Ambroise Paré (1510-1590) (naskiĝis en Bourg-Hersent, proksima de Laval, 1510 - mortis en Parizo, en la 20-a de decembro 1510) estis franca barbira kirurgo serve de la reĝoj Henriko la 2-a, Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a. Li konsideriĝas unu el la fondintoj de la kirurgio kaj de la moderna jura patologio krom pioniro en la kirurgiaj teknikoj ĉe batalkampa medicino, ĉefe rilate al vundoprizorgoj. Li ankaŭ estis anatomiisto kaj elpensis plurajn kirurgiajn instrumentojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komence li ne estis kuracisto, do li ekis sian karieron kiel lernanta barbira kirurgio. En 1533, li fariĝis lernanto en la Hotelo-Dieu[1], kaj post studi anatomion kaj kirurgion, en 1537, li komencis labori. Tiuepoke, oni kredis ke la kuglaj vundoj faritaj de fajrarmiloj estis venenaj tiamaniere ke ili devas traktiĝi per bolanta oleo. Iam, la oleoprovizo finiĝis kaj Paré ĝin anstataŭis je miksaĵo da ovoflavo, rozoleo kaj terebintino.

Tiam, li malkovris ke la nova miksaĵo favoris cikatriĝon pli efike ol la bolanta oleo. Paré estis la unua kreinto de artefaritaj membroj kaj okuloj, tiel kiel la antaŭulo de la unua denta enplantaĵo. Li elpensis novajn kirurgiajn instrumentojn, priskribis la operacion de la leporlipoj, kaj estis la unua konstati ke la sifiliso estis la kaŭzo de la aneŭrismo de la aorto[2]. Li estis pioniro pri la hemostazo de amputitaj membroj per la uzado de pinĉiloj kaj fadenoj por ligi la sangajn vazojn tiel kiel oni praktikas nuntempe.

Paré, elmontrante sian fortan religian spiriton, ĉiam diradis, rilate al sia pacientaro: Mi lin prizorgis, Dio lin kuracis[3].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La méthode de traicter les playes faictes par hacquebutes et aultres bastons à feu et de celles qui sont faictes par flèches, dardz et semblables, aussy des combustions spécialement faictes par la pouldre à canon. Vivant Gaulterot, Parizo 1545
  • Briefve collection de l'administration anatomique, avec la manière de cojoindre les os, et d'extraire les enfants tât mors que vivans du ventre de la mère, lorsque la nature de soi ne peult venir a son effect. Guillaume Cavellat, Parizo 1549
  • La Manière de traicter les playes faictes tant par hacquebutes que par flèches et les accidentz d'icelles, comme fractures et carie des os, gangrène et mortification avec les pourtraictz des instrumentz nécessaires pour leur curation et la méthode de curer les combustions principalement faictes par la pouldre à canon. Veuve Jean de Brie, Parizo (Metodo por trakti la kuglovundojn faritajn de arkebuzoj kaj aliaj fajrarmiloj ...) 1552-1553
  • La méthode curative des playes et fractures de la test humaine, avec les pourtraicts des instruments nécessaires pour la curation d'icelle Jean le Royer, Parizo 1561
  • Anatomie universelle du corps humain. (Kunlabore kun I. Rostaing du Bignosc Altnivela 2a. Eldono de la Briefve collection...) Jean Le Royer, Parizo 1561
  • Dix livres de la chirurgie, avec le magasin des instrumens necessaires à icelle. Jean Le Royer, Parizo 1564
  • Traicté de la peste, de la petite verolle et rougeole avec une bresve description de la lèpre. André Wechsel, Parizo 1568 (2a Eldono Gabriel Buon, Parizo 1580)
  • Cinq livres de chirurgie. 1. Des bandages - 2. Des fractures - 3. Des lŭations avec une apologie touchant les harquebousades - 4. Des morsures et piqueures venimeuses - 5. Des gouttes. André Wechel, Parizo 1572
  • Deŭ livres de chirurgie. 1. De la génération de l'homme, et manière d'extraire les enfans hors du ventre de la mère, ensemble ce qu'il faut faire pour la faire mieŭ, et plus tost accoucher, avec la cure de plusieurs maladies qui luy peuvent survenir. - 2. Des monstres tant terrestres que marins avec leurs portraits plus un petit traité des plaies faictes aŭ parties nerveuses. André Wechel, Parizo 1573
  • Œuvres... avec les figures et portraicts tant de l'anatomie que des instruments de chirurgie et de plusieurs monstres. 26 Volumoj. Gabriel Buon, Parizo 1575
  • 2. Eldono de la 27a Volumo. Gabriel Buon, Parizo 1579
  • 3. Eldono de la 28a Volumo. Gabriel Buon, Parizo 1585
  • Latina eldono, J. Dupuys, Parizo 1582
Titolpaĝo de la Verkoj de Paré
  • Discours d'Ambroise Paré. Avec une table des plus notables matières contenues esdits discours: De la mumie; De la licorne; Des venins; De la peste. Gabriel Buon, Parizo 1582
  • Le siège de Metz en 1552. Eldonita de L. E. Dussieŭ. V. Lecoffre, Parizo 1885
  • Voyages d'Ambroise Paré racontés par lui-même. Aufgezeichnet von Bernard Palissy. C. Delagrave, Parizo 1890

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La hoteloj de Dio estis antikvaj hospitaloj kies celo estas akcepti almozulojn kaj ĝenerale ĝi estis administrita de la eklezio.
  2. Aneŭrismo de la aorto
  3. "Je le pansay, Dieu le guarist."
  4. Personensuche
  5. Personensuche
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Chalmers' Dictionary of Biographies


Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj