Ambrus Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambrus Tóth
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1899 (1899-10-03)
en nekonata valoro
Morto 30-an de novembro 1992 (1992-11-30) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ambrus TÓTH (3-an de oktobro 1899 – julio de 1993) estis hungara esperantisto. Li naskiĝis en malriĉa familio de vinberkulturisto. Lia patrino mortis en 1916. Ĉar li estis la plejaĝa filo, li devic perlabori por la tuta familio. Li estis taglaboristo ĝiis jaro 1918, poste li sukcesis dungiĝi ĉe Vagonriparejo de Hungaraj Ŝtataj Fervojoj, ĉe kiu li laboris ĝis sia pensiiĝo en 1957.

Li eklernis esperanton en oktobro de 1929 en la kurso de d-ro Kálmán Nagy, gvidata en la Vagonriparejo de Debrecen. Li finis la kurson la 9-an de majo 1930.

Li estis kunfondinto de la loka Esperanta grupo „Paco kaj amikeco” - post la oktobra revolucio en Hungario (1956)- kaj kies unua sekretario iĝis li dum jardekoj.

Li estis kunfondinto de ĝemelurbaj kontaktoj de bulgara urbo Ŝumen kaj Debrecen. Li estis membro de kompartio, sindikato, popolfonto, ruĝakruca movado, urba konsilantaro, sovetia-hungara amikeco-societo, korespondanto de Radio Moskvo. Li estis posedanto de 66 diversaj diplomoj donacitaj de diversaj organizaĵoj.

En la jaro 1959 sub lia sekretarieco oni aranĝis en Debrecen Orient-Hungarlandan Esperantistan Renkonton, en 1966 la antaŭkongreson de la 51-a UK. Li fariĝis la unua sekretario de 1a 12-a Teritoria Komitato de HEA (por du najbaraj departementoj). Li estis modela esperantisto por ĉiuj.

De la lastaj dek jaroj li vivis en Socia Hejmo, en la Granda Arbaro de Debrecen.

laŭ Debrecena Bulteno 1993/oktobro.