Le fabuleux destin d'Amélie Poulain

El Vikipedio
(Alidirektita el Amelie Poulain)
Saltu al: navigado, serĉo
La Fabela Destino de Amélie Poulain
Franca afiŝo

Franca afiŝo
Originala titolo Le Fabuleux Destin d'Amélie Poulain
Produktadlando Francio, Germanio
Filmita en Francio (Parizo)
Originala lingvo Franca
Kina aperdato 25-a de aprilo 2001
Daŭro 2h09
Ĝenro Komedio
Buĝeto 11.400.000
Reĝisoro(j) Jean-Pierre Jeunet
Produktisto(j) Jean-Marc Deschamps, Claudie Ossard
Scenaro Guillaume Laurant, Jean-Pierre Jeunet
Laŭ la verko de ---
Muziko Yann Tiersen
Laboratorio kaj Optikaj efektoj Yves Domenjoud
Produkto France 3 Cinéma (Francio), StudioCanal (Francio), Tapioca Films (Francio), Victoire Productions (Francio), Filmstiftung (Germanio), MMC Independent gmbH (Germanio), Sofica Sofinergie 5 (Francio)
Distribuo UFD (Francio), Miramax (Usono)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Le Fabuleux Destin d'Amélie Poulain (La Fabela Destino de Amélie Poulain [Ameli Pulɛ̃]) estas franca filmo (2001) de Jean-Pierre Jeunet. Ĝi gajnis en 2002 kvar premiojn César, la hispanan premion Goya kaj en 2001 la premion de la Eŭropa Filmakademio.

Jeunet, kiu havis sufiĉe da mono el la enspezoj de sia filmo Alien: Resurrection, decidis uzi parton de ĝi por produkti filmon sen la devo enspezigi. La rezulto estas "la Fabela Destino" (kiu tamen enspezigis). La filmo havas la stilon de fabelo kaj estas tute taŭga por eŭropaj infanoj ek de lerneja aĝo. En Usono ĝi estas malpermesita al senakompanaj infanoj (sub aĝo de 17) pro "seksaj eksplicitaĵoj".

Origine Jeunet verkis la intrigon por la brita aktoro Emily Watson, sed montriĝis, ke ŝia franca prononco ne estis adekvata kaj ke ŝi estis bezonata por alia filmo. Tial li reverkis la scenaron kaj dungis la francan aktoron Audrey Tautou kiel ĉefrolulon.

Enhavo

[redakti] Intrigo

Amélie, kelnerino en Parizo, kiu en sia infanaĝo ne havis amikojn, ekhavas la ideon anonime feliĉigi aliajn homojn kaj montras grandan inventemon ĉe tio.


[redakti] Ĉefaktoroj

[redakti] Diverslingvaj titoloj

  • Angla: Amélie from Montmartre
  • Araba: اميلي
  • Bulgara: Невероятната съдба на Амели Пулен
  • Germana: Die fabelhafte Welt der Amélie
  • Greka: Αμελί
  • Hispana: Amélie
  • Hungara: Amélie csodálatos élete
  • Itala: Il favoloso mondo di Amélie
  • Japana: アメリ
  • Persa: آملی
  • Pola: Amelia
  • Portugala: O Fabuloso Destino de Amélie Poulain

[redakti] Internaj ligiloj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  La filmo ĉe IMDB
Ekstera ligilo  http://www.amelie-themovie.com
Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj