American Guild of Organists

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La American Guild of Organists (mallonge AGO) estas la nacia organizaĵo de ekleziaj kaj koncertaj orgenistoj en Usono kaj estis fondita en 1896. Ĝi havas preskaŭ 25 000 membrojn, kaj estas subdividita en regionajn suborganizaĵojn. Ĝi eldonas monatan revuon, nome „The American Organist“ (La usona orgenisto). Membriĝi rajtas ne nur profesiaj orgenistoj, sed ankaŭ ĉiu interesito pri orgenoj kaj orgena muziko. Kvankam ĝi estas usona organizaĵo, AGO havas membrojn ankaŭ en aliaj landoj, kaj eĉ organizitajn grupojn en Eŭropo, Aŭstralio, Koreujo, Singapuro kaj Bermudo.

Vd.[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]