Amerika Pokalo
La Amerika Pokalo (hispane Copa América) estas futbala ĉampionado inter naciaj teamoj de Sudameriko organizitaj en la kontinenta konfederacio CONMEBOL de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia FIFA. Ĝi originale nomiĝis la Sudamerika Ĉampionado (hispane, Campeonato Sudamericano) ĝis 1967. Ekde 1993, nacioj de aliaj kontinentoj ludis en la pokalo, ĉefe Meksiko kaj aliaj teamoj de Nordameriko, sed ankaŭ Japanio de la azia konfederacio AFC en 1999. Argentino kaj Urugvajo estas la plej sukcesaj teamoj en la pokala historio, kun po 14 ĉampionecoj. Brazilo havas 8 ĉampionecojn, kaj gajnis 4 de la finaj 5 turniroj, sed neniu alia nacio havas pli ol 2 ĉampionecojn.
Amerika Pokalo
Jaro | Gastiganto | Ĉampiono | Finalo | 2-a rango | 3-a rango | Partoprenantoj Teamoj |
|
---|---|---|---|---|---|---|---|
2011 | Argentino | 12 | Detaloj | ||||
20071 | Venezuelo | Brazilo | 3:0 | Argentino | Meksiko | 12 | Detaloj |
2004 | Peruo | Brazilo | 4:2 p. p. |
Argentino | Urugvajo | 12 | Detaloj |
2001 | Kolombio | Kolombio | 1:0 | Meksiko | Honduro | 12 | Detaloj |
1999 | Paragvajo | Brazilo | 3:0 | Urugvajo | Meksiko | 12 | Detaloj |
1997 | Bolivio | Brazilo | 3:1 | Bolivio | Meksiko | 12 | Detaloj |
1995 | Urugvajo | Urugvajo | 5:3 p. p. |
Brazilo | Kolombio | 12 | Detaloj |
1993 | Ekvadoro | Argentino | 2:1 | Meksiko | Kolombio | 12 | Detaloj |
1991 | Ĉilio | Argentino | 3:2 | Brazilo | Ĉilio | 10 | Detaloj |
1989 | Brazilo | Brazilo | 1:0 | Urugvajo | Argentino | 10 | Detaloj |
1987 | Argentino | Urugvajo | 1:0 | Ĉilio | Kolombio | 10 | Detaloj |
1983 | Neniu gastiganto |
Urugvajo | 2:0 1:1 |
Brazilo | Paragvajo Peruo |
10 | Detaloj |
1979 | Neniu gastiganto |
Paragvajo | 3:0 0:1 |
Ĉilio | Brazilo Peruo |
10 | Detaloj |
1975 | Neniu gastiganto |
Peruo | 0:1 2:0 |
Kolombio | Brazilo Urugvajo |
10 | Detaloj |
kursiva fasono = ne de CONMEBOL • p. d. = post daŭrigo; p. p. = post penalado |
Sudamerika Ĉampioneco