Amerika bizono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika bizono
Alternativa bildo Historia desegnaĵo Sonregistraĵo de bizona bleko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bizono Bison
Specio: B. bison
Bison bison
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)[1]
Subspecioj

B. b. athabasacae
B. b. bison

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika bizono (Bison bison) estas boveda mamulo, kiu estas la plej granda terbesto de Nordameriko kaj unu el la plej grandaj bovospecioj de la mondo. Pli granda ol la plej granda subspecio de la amerika bizono, la arbara bizono, estas nur la giganta Azia gaŭro kaj la sovaĝa akvobubalo, ambaŭ loĝantoj ĉefe en Barato. La amerika bizono vivis sur la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj de Usono kaj Kanado en grandegaj gregoj; ilia vivregiono etendiĝis en la Granda Slavia Lago en la nordo de Kanado ĝis Meksiko en la sudo kaj de orienta Oregono preskaŭ ĝis la Atlantika Oceano. Ĝiaj du subspecioj estas la Preria bizono (Bison bison bison) kaj la Arbara bizono (Bison bison athabascae); el la du, la arbara bizono estas pli granda, kaj ĝia ĝibo estas pli kvadrateca dum la ĝibo de la preria bizono estas pli rondeca.

Oni foje nomas la amerikan bizonon amerika bubalo, kvankam tiu nearkta specio estas nur malproksime parenca al la akvobubalo kaj afrika bubalo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Bison Specialist Group (1996). Bison bison. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
  • Fagan, Brian. Ancient North America. 2005. Thames and Hudson
  • Koller, Larry. Fireside Book of Guns. 1959 Simon and Schuster

Eksteraj ligiloj