Amerika harpio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika harpio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Harpia Harpia
Specio: Amerika harpio Harpia harpyja
(Linnaeus 1758)
Vasta natura arealo, sed malgranda populacio
Vasta natura arealo, sed malgranda populacio
Vasta natura arealo, sed malgranda populacio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Amerika harpio, Harpia harpyja, estas aglo, ofte nomata ankaŭ Agloharpio, Harpiaglo aŭ simple Harpio. Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko Systema Naturae en 1758 kiel Vultur harpyja,[1] laŭ la mitologia besto harpio. Ĝi estas la ununura membro de la genro Harpia.

Estas la novmonda plej granda kaj plej pova aglo kaj inter la plej grandaj vivantaj taksonoj inter specioj de agloj en la mondo. Ĝi kutime loĝas en tropikaj pluvarbaroj de malaltaj teroj en la supra tavolo de kanopeo.

Ties nomo aludas al harpioj de la antikva Greka mitologio. Tiuj estis ventospiritoj kiuj portas la mortintojn al Hadeso, kaj onidire havas korpon aglecan kaj vizaĝon homan.

Disvastiĝo

Troviĝas en ĝangaloj kaj malaltaj tropikaj pluvarbaroj el suda Meksiko ĝis norda Argentino, plej ofte nur ĝis 1000 m de alteco, sed foje ĝis 2000.

Aspekto

Kapo de ina plenkreskulo de harpiaglo
Plenkreskulo de harpiaglo

La Amerika harpio, Harpia harpyja, estas eĉ pli ol 100 cm longa -tio estas pli ol duono de meza homo- kun enverguro de 200 cm kaj pezo de 8 ĝis 9 kg; maskloj nur ĝis 5 kg. Inoj -kiel en multaj aliaj rabobirdoj- estas pli grandaj kaj pezaj ol la maskloj, ĝis unu triono.

Inoj de harpioj tipe pezas 6 al 9 kg.[2][3] Unu escepte granda kaptiva ino nome "Jezebel" pezis 12.3 kg.[4] Sed ĉar kaptiva, tiu granda harpiino povus ne esti reprezenta de la ebla pezo en naturaj harpioj pro diferencoj en manĝodisponeblo.[5][6] La masklo, kompare, pezas nur ĉirkaŭ 4 al 4.8 kg.[2][3] Harpiagloj estas 89 al 105 cm longaj[3] kaj havas enverguron de 176 al 201 cm.[2] Inter nunaj agloj, nur la Filipina aglo kaj la Stelera maraglo alproksimiĝas al similaj dimensioj, kvankam la enverguro de la Harpiaglo estas relative malgranda (adapto kiu pliigas manovreblon en arbaraj habitatoj kaj estas kunhavata de aliaj rabobirdoj en similaj vivejoj) kaj estas surpasata de kelkaj grandaj agloj de malferma kamparo kiaj la Militaglo, Kojnvosta aglo kaj la Stelera maraglo.[2] Tamen la formortinta Haasta aglo de Novzelando estis preskaŭ 50% pli granda kaj ege pli granda ol ĉiuj nunaj agloj, inklude la Harpion.[7]

Supraj partoj (kaj brusto, kiel rubando ĝis la kolo) estas ardeznigrecaj al malhelgrizegaj kun cindrogriza kapo kaj blankaj subaj partoj kiaj ventro, subflugiloj, vosto kaj krurplumaro (en krurplumaro estas ankaŭ malhelaj makuletoj kiel horizontalaj strioj, en vosto nigraj bandoj kaj en subflugiloj nigraj strioj proksime de la pintoj).

Ambaŭ seksoj havas tre diferencigan erekteblan duoblan kronkreston de longaj plumoj ĉirkaŭ kolo, nuko kaj la tuta kapo, kiu faras ties imagon pli teruriga. Ankaŭ la pufiĝanta blanka plumaro de la ventro bombastigas sian imagon. La plumaroj de masklo kaj ino estas identaj. La tarso estas ĝis 13 cm longa.[2]

La okuloj estas nigraj. La kruroj estas flavaj kaj la nigraj krifoj longas ĝis 13 cm. Amerika harpio povas preni per ties krifoj laŭ forto de 42 kilogramoj por cm². Ili ankaŭ povas porti pli ol 3/4 de sia korpopezo. Per tiuj krifoj ili povas predi eĉ sufiĉe grandajn mamulojn.

La alvokaro estas kombino de ununota ascenda kaj dunotaj (dua noto pli mallongega kaj ascenda) alvokoj; temas pri akra fajfado.

Kutimoj

Manĝe ĉe Zoo de Miami, Usono

Tiu neotropisa specio estas tre aktivema ĉasanto karnovora kaj estas pintopredanto, kio signifas ke plenkreskuloj estas je la pinto de manĝoĉeno kaj ne havas naturajn predantojn. Ties ĉefa predo estas arboloĝantaj mamuloj kiaj simioj, koatoj, bradipoj, histrikoj, kinkajuoj, formikomanĝuloj kaj didelfedoj ; studo estrita de Aguiar-Silva inter 2003 kaj 2005 en nestoloko de Parintins, Amazonio, Brazilo, kolektis restaĵojn el predoj proponitaj de la gepatroj al idoj kaj poste identigitaj, konklude, ke laŭ terminoj de preditaj individuoj, la bazo de la harpipredo estis komponita je 79 % el bradipoj el du specioj: nome Griza bradipo, Bradypus variegatus, kvante je 39% de individua predobazo, kaj Dufingra bradipo, Choloepus didactylus, je 40%; variaj simioj kvantis je 11.6% de sama predobazo. En simila studo en Panamo, kie estis liberigita paro de kaptivbredataj subplenkreskuloj, 52% de la masklaj kaptoj kaj 54% de la inaj estis ankaŭ de du bradipaj specioj (Bradypus variegatus kaj Hofmana dufingra bradipo, Choloepus hoffmanni).[8] En Pantanalo paro de nestagloj predis la histrikon Prenpova histriko, Coendou prehensilis, kaj la akution Azara akutio, Dasyprocta azarae.[9]

Ĝi ankaŭ povas ataki aliajn birdajn speciojn kiaj araoj: ĉe Parintins la Verdaflugila arao formis 0.4% de la predobazo, kun aliaj birdoj kvante al 4.6%.[10] Aldonaj predaĵoj estas reptilioj kiaj igvanoj kaj serpentoj. Foje estas kaptataj pli grandaj predoj kiaj junaj cervoj kaj kapibaroj kaj ili estas kutime portataj al stumpo aŭ malalta branĉo kaj parte manĝataj, ĉar ili estas tro pezaj por esti portataj enteraj al nesto.[11][12]

Ĝi povas esti agresema kontraŭ homoj se oni ĝenas nestolokojn aŭ minacas ties idojn: tiele ornitologoj penas studi ilin, ĉar estas atakataj kaj vunditaj spite helpon de kuglimunaj veŝtoj kaj kaskoj. Ĝi povas ataki hejman bestaron kiaj hundoj aŭ kokoj, eĉ infanojn, sed ne estas serioza informo pri infanrabo spite onidirojn kaj pri bestaro estas rare. Ili kontrolas populaciojn de mezpredantoj kiaj kapucensimioj kiuj predas etende birdovojn kaj kiuj (se ne nature kontrolataj) povus kaŭzi lokajn formortojn de sensivaj specioj.[13]

La fingroj de la Harpio estas ege povegaj kaj helpas je la predomortigo. La Harpiaglo povas fari premon de 42 pondoj/cm² (4.1 paskaloj aŭ 400 N/cm2) per siaj fingroj.[14] Ĝi povas ankaŭ porti pli da tri kvaronojn de sia korpopezo. Tio permesas la birdon kroĉikapti vivantan bradipon el arbobranĉoj, same kiel aliajn grandajn predaĵojn: estas informoj de Harpioj kaptintaj kaj elflugantaj kun hurlosimioj kaj bradipoj pezaj ĝis 6.5 al 7.7 kg.[11][15]

Ili el- kaj alflugas de arbo en arbo kaj ili uzas ilin por ĉasi kaj kaŝi sin. Ili flugas je 80 km/h. Ekde sia gvatejo ili kontrolas eblajn predojn, riveron kaj salejon.

Kutime ĝi estas soleca kaj pariĝas nur dum reproduktado.

Reproduktado

Harpinesto estas granda kaj konstruita el bastonetoj: ĉirkaŭ metron kaj duono granda sur arbo je alteco de 30 ĝis 50 metroj. Paro da harpioj reproduktas nur unu idon ĉiujn 2-3 jaroj kaj nur 3 idojn dumvive. La ino demetas du blankajn ovojn kaj kovas dum du monatoj, sed je la unua eloviĝo ŝi haltas kovadon kaj do la duan ovon oni forigas. La ido pruvas ties flugilojn dum 6 monatoj. Tamen la gepatroj plue manĝigas ĝin dum aliaj 6-10 monatoj; dum la patro ĉasas, la patrino manĝigas la idon per tiu alportita manĝo. Kiam la junulo estas 5-monata, ĝi prepariĝas al ekflugo; kiam estas 9-monata jam flugas, sed ankoraŭ ricevas manĝon (ankoraŭ estas pli hela ol plenkreskulo). Poste aperas nigraj vosto kaj flugilplumoj. La gepatroj disiĝas antaŭ la foriro de la junulo el la areo, kie ĝi povas resti sola dum unu jaro.

Paroj estas monogamaj kaj uzas la saman neston dum jaroj.

Ili povas esti agresemaj al homoj kiuj ĝenas siajn nestolokojn aŭ ŝajnas minaco al junulo kiel registrite en televida programo.[16] La harpio ofte konstruas sian neston en kronopinto de kapok-arbo, unu el plej altaj arboj en Sudameriko. En multaj sudamerikaj kulturoj estis konsiderata malbonsortiga forhaki la kapokarbo, kiu povas helpi la konservon de la biotopo de tiu rimarkinda aglo.[17] Tiu birdo uzas ankaŭ aliajn grandajn arbojn por konstrui sian neston, kiaj la arbo de la Brazilnukso.[18] Nestoloko troviĝanta en la brazila Pantanalo estis konstruita en arbo Cambará (Vochysia divergens).[19]

Ambaŭ gepatroj bone zorgas la idon. La masklo alportas manĝon dum la ino konstante kontrolas kaj zorgas la idon kaj la neston. Dekomence ŝi diserigas la predon, poste permesas la filon mem diserigi kaj poste eĉ predi. La masklo povas malproksimiĝi por ĉasi, eĉ malfrui dum tagoj, dum proksimaj populacioj de simioj povas ne esti tuŝataj: tiele, kiam la junulo ekĉasos, povos facile trovi predon. Ankaŭ aliaj bestoj povas loĝi ĉe la harpinesto por profiti timon de eventualaj predantoj, kiel ekzemple tukanoj, kiuj estas rapidaj flugantoj kaj ne predoj mem de la Harpiagloj.[20]

Insektoj povas esti danĝeraj por junulo, tiele la Harpiagloj uzas verdajn folibranĉetojn kiel insekticido kaj alportas ilin ĝis 40 fojojn en 3 semajnoj. [20]

Minacata specio

Subplenkreskulo, "Panama," en Beliza Zoo, Belizo

Amerika harpio estas minacata pro habitatoperdo provokata de incendioj, senarbarigo por lignoproduktado, brutara ranĉado, agrikulturo, mineralserĉado kaj ĉasado en sia medio. Ĉasado estas rilata al fakta minaco al brutaro kaj/aŭ supozata al homa vivo, pro ties grando.[21] Tiaj minacoj okazas tra ties teritorioj, en grandaj partoj el kiuj la birdo iĝis nur subita vidaĵo: en Brazilo ĝi tute malaperis el la Atlantikaj arbaroj kaj troviĝas nombre nur en plej malproksimaj partoj de Amazona Baseno; brazila ĵurnalista rakonto de la mezaj 1990-aj jaroj jam plendis, ke tiam ĝi troviĝis nombre, en Brazila teritorio, nur en la norda flanko de Ekvatoro.[22] Sciencaj registroj de 1990 tamen sugestas, ke la atlantikarbara populacio de harpioj povus esti migranta.[23] Sekvaj studoj en Brazilo asertis, ke ĉe 2009 la Harpiaglo, for de la Brazila Amazonio, estas draste endanĝerita en Espírito Santo,[24] San-Paŭlo kaj Paranao, endanĝerita en Rio de Ĵanejrio, kaj probable formortinta en Rio Grande do Sul kaj Minas Gerais[25] - la fakta grando de ties totala populacio en Brazilo estas nekonata.[26]

Jam malaperis ekzemple de Kostariko.

Tutmonde la specio Harpia harpyja estas en la ruĝa listo de endanĝerigitaj specioj, nome konsiderata kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN kaj minacata je formorto ĉe CITES (apendico I). IUCN

La Peregrine Fund ĝis ĵuse konsideris ĝin kiel "konservodependa specio", signife ke ĝi dependas el dediĉata klopodo al kaptiva reproduktado kaj liberigo al naturo same kiel el habitata protektado por eviti ke ĝi atingu la statuson de endanĝerita sed nune ĝi akceptis la statuson de Preskaŭ Minacata. La Harpiaglo estas konsiderata draste endanĝerita en Meksiko kaj Centrameriko, kie ĝi malaperis el plej parto de siaj iamaj teritorioj: en Meksiko, ĝi troviĝis tiom norde kiom ĝis Veracruz, sed nune probable loĝas nur en Ĉiapaso en la Selva Zoque. Ĝi estas konsiderata kiel Preskaŭ Minacata aŭ Vundebla en plej parto de la sudamerikaj partoj de siaj teritorioj: ĉe la suda pinto de ties teritorioj, en Argentinio, ĝi troviĝas nur en la arbaraj valoj de la rivero Parano ĉe la provinco de Misiones.[27][28]

Naciaj iniciatoj

Plenkreskulo ĉe la Zoo de San-Paŭlo, Brazilo
Plenkreskulo ĉe Belizo

Variaj iniciatoj por rekuperado de la specio estas nune farataj en variaj landoj: el 2002, Peregrine Fund iniciatis konservadon kaj studadan programon por la Harpiaglo en Darieno, Panamo.[29] Simila, kaj pli granda pro la dimensioj de la lando, projekto okazas nune en Brazilo, ĉe la Nacia Instituto de Amazonia Priserĉado, laŭ kiu 45 konataj nestolokooj (nune 62, nur tri for de la Amazona Baseno kaj ĉiuj tri nune neaktivaj) estas kontrolataj de priserĉistoj kaj volontuloj el lokaj komunumoj. Ido de Harpiaglo estis kontrolata per radiotransmisiilo kio permesis sekvi ĝin dum pli da tri jaroj per satelita signalo sendita el INPE (Brazila Instituto por Spacostudoj).[30] Krome fotara registrado de nestoloko en la Nacia Arbaro Carajás estas nune farata de la fotisto por la brazila eldono de Gazeto National Geographic João Marcos Rosa.[31]

En Belizo, estas The Belize Harpy Eagle Restoration Project. Ĝi ekis en 2003 kun kunlaborado de Sharon Matola, Fondinto kaj Direktoro de la Beliza Zoo kaj The Peregrine Fund. La celo de tiu projekto estis la restarigo de la Harpiagloj en Belizon. La populacio de la Harpiagloj malpliiĝis kiel rezulto de arbarfragmentado, pafado kaj nestodetruado, rezulte en preskaŭ loka formorto de la specio. Kaptivbredataj Harpiagloj estis liberigitaj en la Konservareo de Rio Bravo en Belizo, elektita pro la kvalito de ties arbara habitato kaj rilatoj kun Gvatemalo kaj Meksiko. La vivejaj ligoj kun Gvatemalo kaj Meksiko estis gravaj por la konservado de la biotopokvalito kaj de la Harpiagloj je regiona nivelo. Novembre de 2009 estis liberigitaj 14 Harpiagloj kaj ekkontrolitaj fare de la Peregrine Fund, pere de satelita telemetrio.[11]

Januare de 2009 ido de la preskaŭ formortinta populacio de la Brazila ŝtato de Paranao estis bredata en kaptiveco je la rezervejo ĉe la Itajpuo de la Brazil-paragvaja ŝtata entrepreno Itaipu Binacional[12]. Septembre de 2009 ina plenkreskulo, post esti kaptiva dum 12 jaroj en privata rezervejo, estis ligita al radiotransmisiilo antaŭ esti liberigita en naturon ĉe la Nacia Parko Pau Brasil (iam NP Monte Pascoal), en la subŝtato de Bahio.[32]

Decembre de 2009 la 15a Harpiaglo estis liberigita en la Konservareo de Rio Bravo en Belizo. La liberigo estis koincidita kun la Klimatŝanĝa Konferenco de 2009 okazinta en Kopenhago. Tiu 15a aglo, kromnome "Hope" (Espero), fare de la funkciuloj de la Peregrine Fund en Panamo, estis la "poster child" (simbolo) por arbarkonservado en Belizo, evolulando, kaj por la gravo de tiuj aktivaĵoj rilate al Tutmonda varmiĝo kaj Klimata ŝanĝo. La evento aperis en la ĉefaj belizaj amaskomunikiloj, kaj estis subtenita de la usona ambasadoro en Belizo, nome Vinai Thummalapally, kaj de la Britia Alta Komisiisto en Belizo, nome Pat Ashworth. [13]

En Kolombio en 2007 paro de Harpiagloj komponita de maskla plenkreskulo kaj de ina subplenkreskulo konfiskitaj el la kontraŭleĝa trafiko estis reenportita al la naturo kaj kontrolitaj en la Nacia Parko Paramillo en Kordovo, dum alia paro estis retenita kaptivece en studada centro por bredado kaj eventuala liberigo.[33] Kontrolaj klopodoj kun helpo de volontuloj el lokaj amerikaj indiĝenaj komunumoj okazas ankaŭ en Ekvadoro, inklude la kuna sponsorado de diversaj hispanaj universitatoj[34]- simile al aliaj klopodoj el 1996 en Peruo, centre ĉirkaŭ la indiĝena komunumo de Tambopata Provinco, Madre de Dios.[35] Alia kontrolada projekto, el 1992, estis funkcianta ĝis 2005 en la subŝtato de Bolívar, Venezuelo.[36]

Populara kulturo

Harpiaglo dumfluge.
  • Amerika harpio estas nacia birdoblazono de Panamo, kaj tiele pentrita en la nacia blazono.
  • Amerika harpio estas la besto kiun artistoj pentris por kreado de 'Fawkes the phoenix' (Fokso la fenikso) por la filmo Harry Potter and the Chamber of Secrets ("La ĉambro de sekretoj").
  • La Harpiaglo aperas en la kovrilo de la libro de O'Reilly Media nome R in a Nutshell.
  • Harpiaglo nome Bubba aperas multe en la novelo de Garry Kilworth nome "Frost Dancers" (Frostodancistoj) kiel antagonisto de la leporo kiu estas la heroo de la libro.
  • La 15a Harpiaglo nome "Hope" liberigita en Belizo estis elektita "Ambasadoro pri la klimatoŝanĝo" en Belizo, rilate al la Klimatŝanĝa Konferenco de 2009.

Notoj

  1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii).. “V. occipite subcristato.”.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ferguson-Lees, J., & D. Christie (2001). Raptors of the World. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-8026-1
  3. 3,0 3,1 3,2 Thiollay, J. M. (1994). Harpy Eagle (Harpia harpyja). p. 191 en: del Hoyo, J, A. Elliott, & J. Sargatal, eds. (1994). Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  4. Wood, The Guinness Book of Animal Facts and Feats. Sterling Pub Co Inc (1983), ISBN 978-0-85112-235-9.
  5. O'Connor, R. J. (1984). The Growth and Development of Birds. ISBN 0-471-90345-0
  6. Arent, L. A. (2007). Raptors in Captivity. Hancock House, Washington. ISBN 978-0-88839-613-6
  7. Museum of New Zealand (1998). Giant eagle (Aquila moorei), Haast’s eagle, or Pouakai. Konsultita la 4an de junio de 2011
  8. (2002) “Foraging ecology of reintroduced captive-bred subadult harpy eagles (Harpia harpiya) on Barro Colorado Island, Panama”, Ornitologia Neotropical 13. 
  9. [1]
  10. "Aguiar-Silva 2007 Dieta do gavião-real Harpia harpyja (Aves: Accipitridae) em florestas de terra firme de Parintins, Amazonas, Brasil", resumo ĉe [2]
  11. 11,0 11,1 http://www.sandiegozoo.org/animalbytes/t-harpy_eagle.html
  12. http://www.akronzoo.org/learn/capybara.asp
  13. http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Harpia_Harpyja.html
  14. Giant Harpy Eagle grabs the Sloth Video. Disclose.tv. Alirita 2009-01-12.
  15. Gavião-real (Portuguese). Brasil 500 Pássaros. Eletronorte. Alirita 2010.
  16. Adam Vaughan. "Monkey-eating eagle divebombs BBC filmmaker as he fits nest-cam", 2010.
  17. Ross Piper (2007), Extraordinary Animals: An Encyclopedia of Curious and Unusual Animals, Greenwood Press.
  18. Cf. Brazilian birdwatchers' (Wikiaves) site, [3]
  19. Cf. Retejo Aves de Rapina do Brasil (Brazilaj rabobirdoj)
  20. 20,0 20,1 Kiel konstatita de la temo de la televida programo “El águila comemonos de Venezuela” (La Simimanĝanta aglo de Venezuelo), 2010 en TV1, Hispanio.
  21. Talia Salanotti, researcher for the Brazilian National Institute of Amazonian Research, cf. O Globo, May the 13th. 2009; abridgement available at [4]; vidu [5]
  22. "Senhora dos ares", Globo Rural, ISSN 0102-6178, 11:129, Julio 1996, paĝoj 40 kaj 42
  23. Cf. Birdlife International
  24. kie maskla plenkreskulo estis observata aŭguste de 2005 ĉe la rezervejo de minadentrepreno Vale do Rio Doce ĉe Linhares: cf. [6]
  25. Tamen en 2006 ina plenkreskulo - probable dum migrado - estis vidata kaj fotata ĉe Tapira, en la cerado de Minas Gerais : cf. [7]
  26. "Viva a Rainha", historio de Clarice Couto, Globo Rural, 25:288, Oktobro 2009, paĝo 65
  27. Cf.
  28. Por mapo de la historiaj kaj nunaj teritorioj de la specio, vidu Heather R. L. Lerner, Jeff A. Johnson, Alec R. Lindsay, Lloyd F. Kiff kaj David P. Mindell: "It's not too Late for the Harpy Eagle (Harpia harpyja): High Levels Of Genetic Diversity and Differentiation Can Fuel Conservation Programs", Figuro 1, disponebla ĉe [8]
  29. Cf. retejo de Peregrine Fund
  30. Projecto Gavião-real INPA; Globo Rural, 25:288, page 62
  31. Cf. blog
  32. Revista Globo Rural, 24:287, September 2009, 20
  33. Cf. [9]
  34. Cf.
  35. Renzo P. Piana, "The Harpy Eagle (Harpia harpyja) in the Infierno Native Community", disponebla ĉe [10]
  36. Cf.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj