Amerika nanalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika nanalciono
Amerika nanalciono
Amerika nanalciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: Chloroceryle
Specio: Ch. aenea
Chloroceryle aenea
(Pallas, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika nanalciono, Chloroceryle aenea, estas birdo de la grupo de Amerikaj verdaj alcionoj, tio estas la specioj de la genro Chloroceryle de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj.

Tiu ĉi specio estas loĝanta kaj reproduktanta en amerikaj tropikoj el suda Meksikio suden tra Centrameriko al okcidenta Ekvadoro, kaj de tie ĉirkaŭ la nordaj Andoj oriente al centra Bolivio kaj centra Brazilo. La specio loĝas la tutan regionon de la Amazonio kaj de la rivero Tocantins ĉe Pará ŝtato de Brazilo. Ĝi loĝas ankaŭ en Trinidado.

Tiu eta alciono loĝas en densaj arbaroj kaj mangrovejoj ĉe etaj riveroj kun tre vegetalloĝataj bordoj. La nekovrita nesto estas en horizontala tunelo ĝis 40 cm longa elfosita en riverbordo, sablejo aŭ eventuale arba termitonesto. La ino demetas tri, foje kvar, blankajn ovojn.

La Amerika nanalciono estas 13 cm longa kaj pezas 18 g. Ĝi havas la tipan alcionan formon, kun mallonga vosto kaj longa beko. Ĝi estas malhelverda supre, kun flavoranĝa kolumo, ruĝecaj subaj partoj kaj blanka ventro. La ino havas mallarĝan verdan brustozonon. Junuloj aspektas kiel plenkreskuloj, sed havas pli palajn ruĝecajn subajn partojn, ne havas brustozonon, kaj havas punktitajn flugilojn kaj flankojn. Ili elsendas malfortan tik aŭ ŝtonecan alvokon ĉt ĉt.

Estas du agnoskataj subspecioj de Amerika nanalciono. La nomiga suda C. a. aenea havas du liniojn de blankaj punktoj en la flugiloj, kaj la norda C. a. stictoptera havas tri au kvar liniojn de punktoj kaj concealed blankan makulon en la subvosto. Ambaŭ formoj koincidas en centra Kosta-Riko.

La Amerika nanalciono ripozas kviete sur malalta branĉo proksima al akvo antaŭ plonĝi kapantaŭen post eta fiŝoranido. Ili ankaŭ flugokaptas insektojn. Ili estas maltimidaj, kaj facile vidataj inter riverbordaj branĉoj.

Referencoj

  • Fry, C. H.; Fry, Kathie; Harris, Alan. (1999) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. London: Christopher Helm. ISBN 0-7136-5206-3.
  • Stiles, F. Gary; Skutch, Alexander F.. (1990) A Guide to the Birds of Costa Rica. Ithaca, N.Y: Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9600-4.


Eksteraj ligiloj