Amerika nigra urso
Amerika nigra urso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ursus americanus Pallas, 1780 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Amerika nigra urso (Ursus americanus), ankaŭ konata kiel la cinama urso, estas la plej multe renkontata indiĝena urso-specio de Nordameriko.
Taksonomio kaj vivregionoj de subspecioj
La Amerika nigra urso apartenas al la klaso mamuloj, la ordo karnovoroj, kaj la familio ursedoj.
La nune akceptataj subspecioj (kun iliaj vivregionoj) estas:
Ursus americanus altifrontalis | la pacifika nordokcidenta marbordo de centra Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio kaj enlande ĝis tie kie renkontiĝas Idaho kaj Brita Kolumbio |
Ursus americanus amblyceps | Kolorado, Nov-Meksiko, okcidenta Teksaso kaj la orienta duono de Arizono ĝis norda Meksiko; sudorienta Utaho |
Ursus americanus americanus | de orienta Montano ĝis la atlantika marbordo; de Alasko suden kaj orienten tra Kanado ĝis la atlantiko kaj suden ĝis Teksaso |
Ursus americanus californiensis | la Centra Valo de Kalifornio, norden tra suda Oregono |
Ursus americanus carlottae | Insuloj de Reĝino Charlotte kaj Alasko |
Ursus americanus cinnamomum | Idaho, okcidenta Montano, kaj Vajomingo, orienta Vaŝingtonio kaj Oregono, nordorienta Utaho |
Ursus americanus emmonsii | sudorienta Alasko |
Ursus americanus eremicus | nordorienta Meksiko |
Ursus americanus floridanus | Florido, suda Georgio kaj Alabamo |
Ursus americanus hamiltoni | la insulo Novlando |
Ursus americanus kermodei | la centra marbordo de Brita Kolumbio ( la Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj ) |
Ursus americanus luteolus | orienta Teksaso, Luiziano, suda Misisipio |
Ursus americanus machetes | nordcentra Meksiko. La besto vivas en la ekoregiono okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj. |
Ursus americanus perniger | Kenaja Duoninsulo (Alasko) |
Ursus americanus pugnax | Aleksandra Insularo (Alasko) |
Ursus americanus vancouveri | Vankuvera Insulo (Brita Kolumbio) |
Disvastiĝo
Tiu nearktisa specio estas trovebla i.a. en jenaj ekoregionoj : la alegan-altaĵaj arbaroj, la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la centra-pacifikaj marbordaj arbaroj, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj, la malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo, la novanglaj-akadiaj arbaroj kaj la koloradiaj rokmontaraj arbaroj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Black Bear Conservation Committee
- Black Bears in the Southern Rockies
- US Fish and Wildlife Service
- North American Bear Center
- Black Bears Returning to Mississippi
- American Black Bear (Ursus americanus) facts - Wild Animals Online encyclopedia
- Black Bear images from Alaska.
- Black Bears in Utah