Amerika purpura porfirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika purpura porfirio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porphyrio
Specio: P. martinica
Porphyrio martinica
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika purpura porfirio (Porphyrio martinicaPorphyrula martinica ĉar en ambaŭ genroj oni inkludis ĝin), estas granda birdo de la familio de Raledoj. Oni ne konfuziĝu inter tiu specio kaj la Purpura porfirio, Porphyrio porphyrio kiu loĝas en Malnova Mondo kaj estas pli granda.

La birdoj de la tuta genro estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en sciencia nomoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu mezgranda specio estas nekonfuzebla danke al siaj grandaj flavaj kruroj, purpurblua plumaro kun verda dorso kaj beko ruĝa kaj flava ĉepinte. Pli diferenciga estas la fronta ŝildo, kiu estas blua aŭ blanka. Subvosto estas blanka.

Junuloj estas iom pli brunaj ol purpuraj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio flugas mallongajn distancojn kaj faras ĝin havante hokitaj la longajn krurojn.

Ties breda medio estas tropikaj marĉoj de sudokcidenta Usono kaj tropikaj regionoj de Centra Ameriko kaj la Kariba maro. Tiu specio estas loĝanta en suda Florido kaj la tropikoj, sed plej granda parto de la usonaj birdoj migras vintre suden ĝis Argentino.

La nesto estas flosanta strukturo en marĉo. Sur ĝi la ino demetas el 5 ĝis 10 ovojn flavecajn kun brunaj makuletoj.

Ili estas ĉiomanĝantaj -animala kaj vegetara materialo- kiel semoj, folioj kaj fruktoj de plantoj kaj akvaj kaj teraj, insektoj, ranoj, helikoj, araneoj, vermoj kaj fiŝoj. Foje eĉ ovojn kaj idoj de aliaj birdoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]