Amerikaj koturnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Odontoforedoj
Kalifornia koturno , Callipepla californica
Kalifornia koturno , Callipepla californica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
(Gould, 1844)
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerikaj koturnojOdontoforedoj estas malgrandaj birdoj nur malproksime rilataj al la koturnoj de la Malnova Mondo, sed nomata tiel pro ties simila aspekto kaj kutimaro. La amerikaj specioj estas en sia propra familio Odontoforedoj, dum la malnovmondaj birdoj estas en la familio de Fazanedoj. Tiu familio havas teritoriojn el Kanado al suda Brazilo, kaj unu specio, nome la Kalifornia koturno, estis sukcese enmetita en Novzelando. Granda vario de habitatoj estas uzataj de la familio el tropikaj pluvarbaroj al dezertoj, kvankam malmultaj specioj estas kapablaj survivi je tre malaltaj temperaturoj. Estas 32 specioj en naŭ genroj.

La Amerikaj koturnoj havas ĝenerale mallongajn flugilojn, kolojn kaj vostojn (kvankam la genro Dendrortyx estas longvosta). La bekoj estas mallongaj, iom kurbaj kaj segilecaj. La kruroj estas mallongaj kaj povegaj, kaj ne havas la spronojn de multaj malnovmondaj kokoformaj birdoj. Kvankam ili kapablas fari mallongajn ekojn de forta flugo, la Amerikaj koturnoj preferas piediri, kaj kuros el danĝero (aŭ kaŝiĝos), ekflugante eksplode nur kiel lasta rimedo. La plumaro varias el sablokolora al spektakla, kaj multaj specioj havas ornamajn krestojn aŭ plumojn surkape. Estas modera seksa dimorfismo en plumaro, ĉar maskloj havas pli brilan plumaron.

La Amerikaj koturnoj estas timidaj diurnaj birdoj kaj ĝenerale vivas surgrunde; eĉ la arbokoturnoj kiuj ripozas en altaj arboj ĝenerale manĝas ĉefe surgrunde. Ili estas ĝeneralistoj rilate sian dieton, kaj manĝas insektojn, semojn, vegetaĵaron kaj tuberojn. Dezertoloĝantaj specioj ĉefe manĝas multajn semojn.

Plej parto de la informo pri la reprodukta biologio de la Amerikaj koturnoj venas el la nordamerikaj specioj, kiuj estis pli bone studataj ol tiuj de la Novtropikoj. Oni supozas ĝenerale, ke la familio estas monogama, kaj la nestoj estas konstruataj surgrunde. La ovaro estas granda, tipe ene de la Kokoformaj, kaj gamas el 3–6 ovoj de la arbokoturnoj kaj de la arbarkoturnoj, kaj tiom grande kiom ĝis 10-15 ĉe la Virginia koturno. Kovado daŭras 16-30 tagojn depende de la specio. Idoj estas frumaturaj kaj rapide okazas elnestiĝo por akompani la gepatrojn en grandaj familigrupoj.

La Virginia koturno kaj la Kalifornia koturno estas popularaj ĉasbirdoj kaj ĉasistoj ĉasas multajn, sed tiuj specioj havas ankaŭ pliigitajn teritoriojn por plenumi la ĉasdemandon kaj ne estas minacataj. Kelkaj specioj estas minacataj pro homa agado, kiaj la Barba arbokoturno de Meksikio, kiu estas minacata pro habitatoperdo kaj kontraŭleĝa ĉasado.

Specioj

Familio Odontoforedoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj