Amfibia veturilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DD tanko
Amfi-aŭto

Amfibia veturilo estas tipo de veturilo, kiu, same kiel amfibioj, povas moviĝi sur tero kaj sur akvo.

La unuan tian veturilon kun propra movumo, vaporbuldozo nomita Orukter Amphibolos, prezentis usona inventinto Oliver Evans en la jaro 1805, eĉ kiam ne estas konate, ke ĝi iam moviĝus sur tero. Je unu jaro pli poste, do en 1806, franco Fournier kunigis ŝelon de ŝipo kaj karoserion de ia veturilo, kaj tio estis vera amfibio.

Dum la dua mondmilito kelkaj tankoj estis alikonstruitaj, kiel ekz. M4 Sherman, el kiu estiĝis DD tanko, sed kiu dum elŝipiĝo en Normandio tro da sukcesojn ne atingis, ĉar 80% de tiuj ĉi tankoj dronis dum vojaĝo al marbordo.