Amfiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amfiono kaj Zeto

Amfiono (helene Αμφίονας, latine Amphion) estis en la helena mitologio unu el la filoj de la plej alta dio Zeŭso kaj de lia amantino Antiopa, filino de la teba reĝo Nikteo.

Antiopa estis tiel bela, ke ŝi altiris atenton de la plej alta dio Zeŭso kaj el ekestinta amrilato naskiĝis fratoj Amfíono kaj Zeto. Timante sian edzon ŝi forĵetis la ĝemelojn en arbaro (sed laŭ aliaj fontoj lasis ilin en arbaro onklo de Antiopo Liko premata de sia edzino Dirka. Trovis ilin paŝtisto, kiu prenis ilin al si kaj donis al ili edukon kaj kleron. Ili elkreskis en fortajn junulojn, sed ĉiu el ili estis alia: Amfiono estis fajna kaj modera, ŝatis muzikon, kontraŭe Zeto estis fortulo, ŝatis ĉasadon kaj lukton. Tamen ili vivis kontente kune kaj nenion konjektis pri sia origino.

Post morto de la reĝo Nikteo surtroniĝis lia frato Liko. Lia edzino Dirka malamis Antiopon, do preparadis al ŝi la plej malbonajn neglektojn kaj suferojn kaj fine eĉ ĵetis ŝin en malliberejon. Post longa tempo Zeŭso helpis al ŝi fuĝi en montaron.

Eble hazarde, eble pro dia volo, ŝi venis ĝuste al la paŝtisto kaj al siaj filoj. Antaŭ ol ili povis ĉion klarigi al si, aperis Dirka, en kiu ekflamis malnova malamo kaj deklaris, ke tiu virino estas fuĝanta sklavino. Ŝi ordonis al ambaŭ fratoj, ke ili alligu ŝin al virbovo kaj lasu ŝin mortarĉumi. La fratoj ne volis, sed fine devis ordonon de la reĝino obei. En lasta momento la paŝtisto esprimis, ke Antiopo estas ilia patrino. La fratoj ekkoleris super preparata krimo kaj kruelan Dirkon punis per la sama maniero, kiun ŝi preparis por Antiopa - sovaĝa virbovo mortarĉumis ŝin.

Antiopa kaj ŝiaj filoj revenis en Tebon. Laŭ unu versio ili pro pledo de la dio Hermo donacis al la reĝo Liko vivon kaj nur forpelis lin el la urbo. Laŭ alia versio ili senigis lin de la regado kaj mortigis lin.

Ili kune transprenis regadon en Tebo kaj komencis plibeligadon de la urbo kaj konstruadon de ĝiaj muregoj. Ambaŭ fratoj diligente laboris laŭ siaj kapabloj. La fortulo Zeto portis pezajn ŝtonegojn, kiujn onidire ne ekmovis eĉ Titanoj, kaj el ili konstruis fakte nekonkereblajn muregojn. Male Amfiono, kiu ne disponis per fizika forto, investis sian arton. Li tiel belege ludis sian oran liron, donacon de la dio Apolono, ke ŝtonoj obeeme ekstaradis kaj metis sin en siajn lokojn en la muregoj.


La gloro kaj favoro de ambaŭ fratoj disvastiĝis malproksimen post limojn de la urbo, eĉ trans la Egea maro. Tie Amfiono trovis sian edzinon Nioba, filinon de la sipila reĝo Tantalo. Ili havis sep filojn kaj sep filinojn, sed ĉiujn pereigis la dio Apolono kaj diino Artemiso pro tio, ke ilia patrino blasfemis kaj plialtigadis sin super la diino mem. Nioba ŝtoniĝis en statuon, kies okuloj ĉiam verŝas larmojn.

La reĝo Amfiono kun sia frato Zeto atakis sanktejon de Apolono en Delfo, sed Apolono ilian atakon sukcese forpuŝis kaj ilin ambaŭ trapikis per siaj sagoj. Alia versio rakontas, ke Amfiono post morto de siaj infanoj kaj edzino trapikis sin mem per sia glavo.


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Tebo Poste: Oidipous sphinx MGEt 16541 reconstitution.svg
Liko Amfiono Lajo