Amfitrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anfitrita (1866), de François Théodore Devaulx (1808–1870). Norda fasado de la Cour Carrée en la Palaco Luvro (Parizo).

Laŭ la helena mitologio, Amfitrito (helene Άμφιτρίτη, «la tria kiu ĉirkaŭas la maron»)[1] estis antikva diino pri la trankvilaj maroj, sed poste la mitologia evoluo igis ŝin edzino de Pozidono. Pro tio, ŝi multe similas al Tetiso, kaj ambaŭ diinoj kunhavis la saman homeran epiteton: Halosidne (nutrita de maro).[2][3][4] Ŝia romia ekvivalento estis Salacio, la edzino de Neptuno.[5][6][7]

Laŭ la Teogonio de Heziodo, ŝiaj gepatroj estis Nereo kaj Doriso, do Amfitrito estis nereidino laŭ li. Tamen, Apolodoro asertis ke ŝi estas oceanidino, do filino de Oceano kaj Tetiso.[8], kvankam li nomis ŝin nereidino en la sama verko.[9].

Amfitrito kiel mardiino[redakti | redakti fonton]

Amfitrito estis tiel ligita al sia regado sur la maro kaj maraj bestoj, ke ŝi neniam kundividis la kulton kun sia edzo, eĉ ne aperis en artaĵoj, sed kiam oni volis rimarki ke Pozidono regis ankaŭ sur maro. Ŝia skulptaĵo en pozidona templo de la Istmo de Korinto, priskribita de Paŭzanio[10] estas nekutima escepto.

Kvankam Amfitrito ne partoprenis la helenan kultadon, ŝi estis grava en arkaikaj tempoj, kaj pro tio ŝia nomo aperis en la Homera Himno al Delia Apolono kiel unu el la ĉefaj diinoj. Ankaŭ Pindaro, en sia Olimpaj odoj nomis ŝin la diino de la ora ŝpinilo, sed laŭ la plimulto de verkistoj Amfitrito estis nur simbolo de la maro.[11]

Oni diris ke Pozidono unuafoje vidis Amfitriton kiam ŝi estis dancanta en Nakso kun siaj fratinoj, la nereidinoj. Li subite enamiĝis al ŝi kaj pasie forrabis ŝin. Alia versio de la historio rakontas ke ŝi sukcesis forfuĝi, kaj kaŝiĝis en la limo de la mondo, kie regis Atlaso. Tiam, Pozidono klopodis konvinki ŝin per multaj heroldoj, ĝis unu el ili, Delfeno iĝis sukcesa, kaj Amfitrito konsentis iĝi reĝino de la maro kaj edzino de la mara dio. Pro tio Pozidono premiis Delfenon, kaj ekde tiam li videblas surĉiele kiel konstelacio.[12]

Laŭ Homero[13], ŝi naskis la fokojn kaj delfenojn. Kun Pozidono ŝi estis ankaŭ patrino de Tritono, Kimopolejo kaj Rodo (kiu, laŭ aliaj verkistoj estis filino de Pozidono kaj Halio, aŭ de Asopo). Apolodoro mencias plian filinon, Bentecisimo.[14]

La familia vivo de la maraj geedzoj ne estis tro glata: same kiel sia frato Zeŭso, Pozidono multfoje ĵaluzigis sian edzinon, ĉar li ne rifuzis daŭrigi siajn amaferojn post la edziĝo. Kiam Amfitrito malkovris la amon de sia edzo kun la bela Skilo, ŝi miksis la akvon kie la filino de Forkiso baniĝis kun magiaj planktoj, kiuj transformis Skilon en monstro kun ses kapoj kaj dekdu piedoj.[15]

Tamen, Amfitrito favore traktis filon de sia edzo. Ŝi helpis Tezeon dum lia ekspedicio al Kreto, kiam la reĝo Minoo dubis pri ke la atena princo estu filo de Pozidono. Do, li ĵetis sian ringon al maro kaj ekkriis "Se vi estas filo de Pozidono, redonu mian ringon al mi". Tiam, Amfitrito mem kaj siaj fratinoj serĉis la ringon kaj donis ĝin al Tezeo.[16]

Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Neptuno kaj Amfitrito, de Jan Gossaert, 1615

Oni arte prezentis Amfitriton tute same ol aliajn nereidojn, krom ŝiaj reĝaj simboloj. Ŝi ofte surhavis reĝan tunikon kaj retojn en ŝia hararo. Ofte ŝi prenas fiŝon per ŝiaj manoj, aŭ faras per ili pinĉan geston, tial kial pinĉiloj de palinuro estis ankaŭ simboloj ŝiaj. Kutime ŝi aperas apud Pozidono, ĉu sur trono ĉu sur ĉaro eltirita de maraj ĉevaloj (hipokampoj) kaj aliaj mitologiaj marbestoj, kaj servita de Tritono kaj la nereidinoj.

Ŝian nomon oni uzis poezie por nomi la maron, kaj sinonime de Talaso. En la ĝardenoj de la palaco La Granja de San Idelfonso, en la hispana provinco Segovio, troviĝas la Fontano de Amfitrito, grupo de skulptaĵoj kiu prezentas la diinon serĉantan Pozidonon sur ŝia ĉaro, kun delfenoj, najadoj, ktp. Ĝi simbolas la reĝinon Isabel de Farnesio, kaj tiel, la skulptaĵo de Pozidono prezentis la reĝon Filipo la 5-a, ŝia edzo.

Kuriozaĵoj pri Amfitrito[redakti | redakti fonton]

Amfitrito sur Aŭstralia poŝtmarko de 1936 kiu solenas la alvenon de submara kablo al Tasmanio
  • Amphitrite estas nomo de speco de vermo de la familio Terebellidae.
  • Sep ŝipoj de la Angla Reĝa Ŝiparo estis nomitaj HMS Amphitrite.
  • Ankaŭ ŝipo (almenaŭ unu) de la Nederlanda Reĝa Ŝiparo havis la saman nomon dum la 1830-aj jaroj.
  • Tri ŝipoj de la Usona Ŝiparo estis nomitaj USS Amphitrite.
  • Asteroido 29 Amphitrite, ricevis ĝian nomon honore al la diino.
  • Aŭstralio uzis bildon de Amfitrito kiel simbolo de la unuiĝo per submara kablo tra la markolo Bass de Apollo Bay, en Viktorio kaj Stanley, en Tasmanio. Ĝi aperis sur poŝtmarko en 1936.
  • Ĝi estis la nomo de la malnova jakto de la Reĝa Familio de Grekio.
  • En la Amphitrite Pool, ĝardena baseno de la Lernejo pri Komerca Ŝipado de Usono de Kings Point (Novjorko) troviĝas skulptaĵo de la diino Amfitrito. Laŭ tradicio, kiam lernantoj ricevas ilian lastan titolon, ili ĵetas moneron al konko kiu troviĝas ĉe la statuo. Se la monero eniras la konkon, oni diras ke tiu, kiu ĵetis ĝin ĝuos fortunon en la vivo.
  • Amfitrito aperas, per puzlo en la videoludo de PlayStation 2 "Dio de la Milito", kiel fidela edzino de Pozidono kiu montras solvon de enigmo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Graves. ’The Greek miths, 1960.
  2. Wilhelm Vollmer, Wörterbuch der Mythologie, 3.ª ed. 1874.
  3. Homero, Odiseado iv.404 (Amfitrito), Iliado, xx.207.
  4. Homero, Odiseado xii.60.
  5. Apuleo, La ora azeno iv.31.
  6. Homero, Odiseado iv.404 (Anfítrite), Iliado, xx.207.
  7. Homero, Odiseado xii.60.
  8. Apolodoro, Mitologia Biblioteko i.2.2, 4.6.
  9. Apolodoro, Mitologia biblioteko i.2.7.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.1.7.
  11. Eŭripido, Ciklopoj 702; Ovidio, Metamorfozoj i.14.
  12. Katasterismoj, 31; Higeno, Poezia Astronomio, ii.132.
  13. Homero. Odiseado, 4.404.
  14. Apolodoro. Historia biblioteko, 3.15.4.
  15. Tzetzes, Pri Likrofono 45 kaj 50.
  16. Paŭzanio 1.17 3.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Apolodoro, Mitologia biblioteko i.2.2, i.2.7, iii.15.4.
  • Heziodo, Teogonio v.243, 253 y 930.
  • Homera Himno al Apolono v.94.
  • Diversaj aŭtoroj, Smith, W. (eldonisto). «Amphitrite», A Dictionary of Greek and Roman biography and mythology, Boston: Little, Brown & Co

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]