Amiŝismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amiŝa kaj moderna veturado en kontrasto; PA, U.S.A. Foto: Nils Fretwurst

Amiŝo estas ano de religia grupo anabaptista kaj menonitdevena.

Fruaj amiŝaj kutimoj

Kaj amiŝoj kaj menonitoj estas pacistoj. Amiŝoj frue diferenciĝis el la menonitoj en tio, ke la amiŝoj malpermesis la portadon de vestaĵoj kun butonoj, dum la menonitoj permesis ilian portadon. Por la amiŝo, la butono estis simbolo de la armeo, ĉar tiuepoke estis la armeanoj, kiuj unue portis butonojn. Ankoraŭ hodiaŭ, la amiŝoj ne portas eksterajn jakojn kun butonoj.

Alia frua kutimo, kiu apartigis la amiŝojn el la menonitoj (kaj la unua kialo por la disiĝo de 1693) estis la insisto de la amiŝoj aserti la eviton (izoladon) de membroj, kiuj elektis forlasi la sekton. La amiŝoj favoris striktan praktikadon de la evito de ĉi tiuj eks-membroj. La menonitoj, tamen, ne strikte devigis al ĉi tiun praktiko.

Alia kutimo plu estas la izolado de la komunumo de la ekstera mondo, kiel sekurigo por la fido kaj ĝia vivstilo, kaj kontraŭ la malbonoj de la moderna mondo.

Historieto

La amiŝoj estas la idoj de svisaj anabaptistoj, kies origino datiĝas de 1525, unu jaron post la komenco de laribelo de germanaj kamparanoj. Tio estis kamparanribelo, en kiu Marteno Lutero subtenis la nobelulojn kontraŭ la kamparanoj. Rezulte, la socio estis preta por "dua reformacio". La anabaptismo unue naskiĝis en Zuriko, Svislando, kaj poste ĝi disvastiĝis ĝis Nederlando. Kontraŭe al kelkaj anabaptistaj grupoj pli nordaj (ekzemple tiuj en Munstero), la svisaj anabaptistoj estis ekde la komenco pacifistaj (vidu la konfesion de Schleitheim). Pro siaj kredoj je senperforto kaj rebaptado, la svisaj anabaptistoj treege suferis la persekutojn de la lokaj aŭtoritatoj. La persekutado venis same el la protestantoj, kiel el la katolikoj.

Fine de la 17-a jarcento, la anabaptistoj, kiuj dume nomis sin Menonitoj laŭ la nederlanda anabaptista gvidanto Menno Simons, komencis fuĝi el Svislando amase. Ili trovis rifuĝejon en la Palatinato kaj en Alzaco. Estas tie en Alzaco, kie la amiŝoj disiĝis de la menonitoj.

La amiŝa divido estis gvidita de Jakob Ammann. La amiŝoj apartiĝis el la menonitoj en 1693 en Alzaco. Le disiĝo vidis Jakob Ammann prediki novan reiron al pli rigora kaj ne-mondema vivstilo. La plejmulto el la menonitoj, kiuj elektis sekvi Jakob Ammann, estis svisaj menonitaj rifuĝintoj en Alzaco. Kelkaj menonitoj en Svislando kaj en Palatinato elektis ankaŭ sekvi Jakob Ammann, sed tie ili reprezentis minoritaton el la menonitoj.

Dum en Alzaco kaj en Palatinato ekzistis pli da tolero por la svisaj anabaptistoj ol en ilia hejmlando Svislando, ĉi tiuj teritorioj estis jam ne pacaj. Fakte, Alzaco kaj la Palatinato, kun ilia situo en la koro de Eŭropo estiĝis la bastiono por multaj el la militoj de la 17-a jarcento. Post jardekoj de milito la amiŝoj, la menonitoj kaj iliaj najbaroj estis pretaj forlasi la teritorion kaj sin turni al Ameriko. Ĉar dum la jaroj de milito la rikoltoj estis bruligitaj kaj la malsatego kaŭzis eĉ kanibalismon inter la kamparanoj.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke multaj fotaj impresoj pri amiŝaj meninitoj elmigrintaj al Bolivio, serĉe al vivo pli izolita ol eblas en nuntempa Usono