Amiana

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Amiana lingvo estas unu el la planlingvaj projektoj de Petro Stojan; aliaj estis Ariana, Eo, Espo kaj Uniala. Amiana estas evoluigita formo de Ariana kaj estas esperantido. La projekto estis proponata en 1919 kaj ĝia fina versio aperis en 1922, sed neniam ĝi estis presita.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.31 “1919” de Biblioteko Butler kun komento: "skizo nekompleta, nefinita, nebula".

Literaturo [redakti]

  • Petr E. STOJAN: Bibliografio de Internacia Lingvo. Genève: Bibliografia Servo de Universala Esperanto-Asocio, 1929. 560 paĝoj.