Amilopektino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amilopektino estas la unu grava komponento de amelo. Ĝi estas kemia analoga al amilozo, glikogeno, sed la proprecoj estas diversaj.

La amilopektino konsistas el pli ol mil D-glukozoj kombiniĝintaj per alfa 1,4 ligo. La amilopektina ĉeno disbranĉiĝas, formas arbustosimilan strukturon. Ĉ. 25 alfa D-glukozmolekuloj formas per alfa-1,4-ligo mallongan ĉenon, kaj tiuj ĉenoj interligiĝas per alfa 1,6-tipa ligo.

La konstruo de amilopektino analogas al tiu de glikogeno. (alfa-1,4-ligo inter D-glukozoj, ĉe disbranĉoj interligas alfa 1,6-tipa ligo)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]