Amimona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amimona
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Danao
Patrino Europe
Edzo/Edzino Enceladus • Midamos
Kunulo Pozidono
Infanoj Naŭplio
vdr

Amimona - (helene Αμυμωνη, latine Amymone) estis en la helena mitologio filino de Danao, la reĝo en Libio kaj en Argo, prapatro de la gento de danaoj.

Danao havis kvidek filinojn, Danainojn. Ĉiuj kun sia patro fuĝis en Grekion, ĉar ilia onklo Egipto volis edzinigi ilin al siaj kvindek filoj. Legendo rakontas, ke post albordiĝo en Argo sendis Danao siajn filinojn alporti akvon, por ke ili povu oferi al dioj. Amimona volis mortigi cervon, sed mise trafis Satiron, kiu atakis kaj ĝenis ŝin. La knabino vokis helpon kaj alrapidis la mara dio Pozidono mem, ĵetis al Satiro tridentan forkon kaj mortigis lin. Kiam li poste permesis, ke la knabino eltiru tridenton el la tero, elŝprucis en tiu loko intensiva fonto, kiu estis nomigita per ŝia nomo. Pozidono akiris amon de Amimona, edziĝis al ŝi kaj ili kune havis filon Naŭplion, kiu pli poste fondis faman samnoman havenurbon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]