Amine Gemayel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amine Gemayel
Persona informo
أمين الجميل
Naskiĝo 22-an de januaro 1942 (1942-01-22) (82-jaraĝa)
en Bikfaya
Religio Maronita eklezio vd
Lingvoj arabafrancaangla vd
Loĝloko ParizoBejruto vd
Ŝtataneco Libano vd
Alma mater Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto) • Collège Notre Dame de Jamhour vd
Partio Libana Socialdemokrata Partio vd
Familio
Patro Pierre Gemayel vd
Patrino Geneviève Gemayel vd
Gefratoj Bachir Gemayel vd
Edz(in)o Joyce Gemayel vd
Infanoj Pierre Gemayel • Samy Gemayel vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amine GEMAYELAmin Gemayel (أمين الجميل) (naskita je la 22a de januaro 1942 en Bikfaya ĉe Beirut kiel la filo de Pierre Gemayel, estas libana politikisto kaj estis prezidanto de Libano inter 1982 kaj 1988. Li apartenas al la familio de la Gemayel, kiu estas konata politika familio de Libano dum la libana historio.

Post studoj de juraj sciencoj en Beirut li fariĝis advokato. Inter 1970 kaj 1982 li estis deputito de la libana parlamento. Post la morto de sia frato pro bomba atenco tre baldaŭ post lia elekto kiel libana prezidanto, Amine elektiĝis je la 23a de septembro 1982 kiel nova prezidanto.

Inter 1883 kaj 1984 li provis pacigi la diversajn milicojn, sed sen sukceso. Poste li perdis politikan influon kaj nur estis akceptita en la kristana parto de la lando. Je la fina de sia ofica periodo la parlamento ne sukcesis trovi interkonsenton pri posteulo. Pro tio Gemayel nomis Michel Aoun kiel ĉefo de dumtempa registaro. Pro tio denove komencis la civila milito.

Post la fino de sia ofica periodo Gemayel iris al ekzilo kaj vivis en Francio. Nur en 2000 li reiris al la Libano. Je la 20a de julio 2007 Amine Gemayel informis ke li kandidatas kiel parlamentano. Tamen li ne sukcesis kaj perdis kontraŭ Camille Mansur al-Churi.