Aminoglikozido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Streptomycin
Tobramycin
Dibekacin
Neomycin
Framycetin
Paromomycin sulfido
Ribostamycin
Kanamycin

La Aminoglikozidoj estas grupo de antibiotikoj kiujn oni uzas por la kuracado de kelkaj bakteriaj infektoj. Oni ĉiam administras ili envejne ĉar ne eblas havigi ilin buŝe (tro polusaj). Ili estas toksikaj kaj oni uzas ilin nur kiam ne eblas uzi aliajn antibiotikojn.

Taŭgeco

Ago-Meĥanismo

La aminoglikozidoj inhibas la proteino-sintezo en bakterioj, pro asociiĝo al la ribosoma subunuo 30S, malhelpante la legadon de la mesaĝa RNA kaj la sintezon de la kunresponda proteino.

La rezistado de kelkaj bakteriaj variaĵoj okazas pro enzimoj kiuj senefikigas la antibiotikon. Eksitas pli ol naŭ tiaj enzimoj kiuj acetiligas, fosforilasadeniligas aminoglikozidojn. La genoj kiuj kodas tiujn enzimojn povas eliri el rezistaj bakterioj al nerezistaj bakterioj per bakteria seks-rekombinado, kun interŝanĝo de plasmidojtranspozonojn de DNA.

Nedezirindaj Efektoj

Ili estas renverseblaj se oni detektas ilin frue kaj la administradon de antibiotiko oni ĉesas. Ĉi antibiotikoj malrekomendiĝas ĉu estas rena patologio.

  • oreltoksikeco: daŭraj kaj konstantaj damaĝoj je la sensivaj ĉeloj de la aŭdado kaj de la ekvilibropercepto en la interna orelo: povas konduki al ataksio (senkapablo marŝi ekvilibre), vertigo; surdiĝo.
  • renotoksikeco: damaĝoj en la renaj tubetoj. En tiaj kazoj oni rekomendas kontroli la plasmajn kvantojn de antibiotiko.
  • tre malofte neŭromuskola blokado kaj paralizado.

Kelkaj Anoj

Historio

La aminoglikozidoj estis izolitaj el bakteriaj kultivaĵoj de Streptomyces kaj Micromonospora.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.nlm.nih.gov/medlineplus/druginfo/uspdi/202027.html