Amnezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amnezio estas perdo tuta aŭ parta de la memorkapablo. Ĝi povas interalie esti sekvo de psikologiaj misfunkcioj (ne nepre daŭraj) aŭ de malsano psikiatrianeŭrologia.

Neŭropsikologio studas la aferojn de cerbolezoj kaj rezultojn el tiuj se konsideri memorkapablon: seniĝo de iuj kapabloj, dum aliaj plu estas senvundaj.

Distingeblas:

  • antaŭena amnezio (enfiksa memorperdo): la postleza amnezio tuŝas la faktojn okazantajn post la malsano aŭ akcidento, kiu naskis ĝin. La viktimo ne kapabas enformi novajn memoraĵojn, ĝi forgesas la eventojn laŭ ilia okazo. La afero similas komputoron, kies RAMo estus plene kapabla, sed sena je disko aŭ ekstera staplilo. Kontraŭa vorto: retroamnezio.
  • retroamnezio (elantaŭa amnezio): ankaŭ nomita reenvoka memorperdo: nekapablo revenigi informojn akiritajn antaŭ la patologia okazintaĵo.
  • antaŭposta amnezio: Tiu amnezio tuŝas ambaŭe eventojn postajn kaj antaŭajn, t.e nekapablo revenigi memoraĵojn el la pasinto kaj nekapablo enkapigi novajn donitaĵojn.
  • trueca amnezio: 'memor-truo' Tiu memorperdo koncernas nur iujn apartajn periodojn dum la vivo de individuo
  • elekta amnezio: lezo de la prilingva areo, kun grava perdo de la vortostoko. (Ofta post traŭmato krania aŭ forta ekemocio)
  • Neniam tuttuta (la konsiderata periodo estas pli malpli longdaŭra)

Por rekapabligo de la memorkapablo povas helpi ortofonisto. Li/ŝi mezuras kaj difinas la mankojn. Ekzercoj kaj metodoj donas metodojn por kontraŭi la mankon, preteriri, eĉ se ne riparas la mankon.

Laŭlonge de la 20-a jarcento amnezio estas tre ŝatata rimedo por intrigoj de romanoj, filmoj, eĉ bildliteraturo (vidu sube).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]