Amo kaj perforto en la biblia Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amo kaj perforto en la biblia Dio estas temo ofta ĉe antropologoj kaj religiistoj krom ĉe la komuna legantaro kies la ebla komenca admiro povas fariĝi malaprobo kaj eĉ konsterno. Ĉi-artikolo provas priskribi kiamaniere sin prezentas aŭ estis sentita la Dio revelaciiĝanta en la bibliaj libroj de la Nova kaj Malnova testamentoj. Se la deklaroj kaj pruvoj de amo de Dio por ties popolo (kaj ĝenerale al la homaro) trovas tuj konsenton kaj admiron, iom aŭ multe embarasas kaj konsternas la samviolentaj kaj samdiaj deklaroj de malrespekto por la homo kaj malamikoj aŭ minacoj kaj punoj por la pekuloj. Sume, la biblia Dio amas kaj elvivigas, amas kaj kondamnas, amas sed minacas inferon (en la Nova Testamento kaj en paraleltema apokrifa literaturo de la Malnova Testamento).

Se veras ke antropologoj kaj religiistoj ebligas trovi preskaŭ en ĉiuj religioj kaj mitologioj la duvizaĝon de dioj, kie la dioj, kiuj foje planas krei la homojn laŭ sia bildo, estas siavice travivigitaj laŭ homaj pasioj, veras ankaŭ ke la konsterno kreskas rilate kristanismon, kiu fondiĝas sur Difilo kiu sin donis al la homoj mortigantoj por ilin reunuigi al Dio kaj inter si.

Violendo de Dio en la Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas ke por la aŭtoroj de la bibliaj libroj la sperto pli impresa, preskaŭ obseda, estis tiu pri homoj kiuj interbatalas kaj interbuĉas. Ili rakontas, almenaŭ 600fojojn ke popoloj, reĝoj, uloj atakis, neniigis kaj buĉis aliajn homojn. Laŭ la jezuita bibliisto Raymund Schwanger [1] pli ol cent bibliaj pasaĵoj atestas, ke Javeo ordonas, eksplicite, mortigi homojn; kaj plue: “La temo pri la sanga venĝo altrudita de Dio, troviĝas eĉ pli ofte ol tiu volita de de perforto homa. En ĉirkaŭ mil pasaĵoj oni parolas pri la kolero de Javeo kiu flamiĝas, punas per morto kaj ruinigo, kiel voranta fajro juĝas, venĝas kaj minacas neniigon. Li montras sian potencon kaj gloron en la milito kaj kiel kolera venĝanto. Neniu alia temo estas tiomofte menciita nek tiu de la laboro nek tiu de la familio nek tiu pri sekseco, nek naturo nek postmorta sorto”. Laŭ Julius Wellhausen [2]: “La balalkampo, la fontilo de la nacio, estis ankaŭ la plej antikva sanktejo. Tie estis Izraelo kaj tie estis Javeo”.

Se pruvige citi, oni vidu Eliron 14,14: “La Eternulo batalos por vi “; Gedeono en Juĝistoj ricevi tiun ordonon (5): “[...] Malbenu, diras la anĝelo de Javeo, malbenu ties loĝantojn [...]”; ankoraŭ laŭ Juĝistoj 6, 17 Dio volas ke “ĉio kio estas en ĝi (urbo) estu votita la ekstermo, kerem de la Sinjoro”; Read 20,16-7 recitas: “Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo; sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio” [3]; la samon oni trovas en 1 Sam 15,3. La Kerem estas alvokata kaj altrudita fare de Dio tiom insiste ke ŝajnas ke li ordonas genocidon de popoloj agrese perfortitaj: genocido kiu vere okazis, laŭ historiistoj (kaj estis la unua historie atestita kaj, bedaŭrinde kaj ruze, atribuata al la dia volo).

En la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La severecon, la obstinan sererecon de Jesuo, ĉasantoj de la dia perforto en la Biblio taksas kalkulebla en la sfero de la dia perforto: nome la severeco, la obstina severeco per kiu Jesuo akompanas la instigon al la konvertiĝo. Tiaj estus la origino kaj la matrico de la konvertiĝo kiel elstaras el Mt 7,13-14: “Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas”. Same en Luko (12,58-59) kie estas senkompate minacata al la ŝuldantoj (la rifuzantoj eniri la dian regnon) la restado en karcero (“Mi diras al vi: Vi neniel el tie eliros, ĝis vi pagos la lastan lepton”) [4].

En Luko 13,1-5 estas retorike demandite de Jesuo al siaj interparolantoj raportantaj pri la buĉado de partizanoj farita de Pilato en Jerusalemo: “Ĉu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol ĉiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis?”. Do, ankaŭ lalaij meritus la samon!

En aliaj diversaj pasaĵoj sonas la samo.

Trans tiu severeco, sendube ne tute frukto de la malnovtestamenta kulturo, jen io pli trempita en almenaŭ ŝajna “perforto”. Sur la spuro de la libroj de profeto Jeremia (7,32; 19,6) kaj de 2 Reĝoj (16,2; 21,6) estas uzata de Jesuo la lingva konstelacio de fajro por priskribi la sorton de la obstina pekulo, nome la fajro-geeno. Jam en apokrifaĵoj de Enoĥo, Baruk kaj en la Testamento de la dekdu Patriarkoj oni parolas pri fajro por la malpiuloj. Je spuroj de tiuj, jen Jesuo minacas la pekularon per la vermo kiu ne mortas kaj la fajro kiu ne estingiĝas [(Mk 9,43.45.47-47; Mt 5,29-30; 18,8-9)].

Al tio aldonendas la grandioza sceno de la fina juĝo (Mt 25,31-46) kie la malsama fina sorto de la homoj kunigitaj ĉirkaŭ Kristo, estas difinita per jenaj vortoj “...Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo... For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj” [5]

Ankaŭ en parabolaj rakontoj estas eluzitaj elementoj de “krueleco”, kaj ili ne konstituas negekteblaj rakontaj detaloj ĉar, poziciitaj ĉe la konkludo, ili karakterizas la veran mesaĝon de la parabolisto. En la konkludo, fakte, de la parabolo pri la hommortigantaj vitejzorgantoj estas dirate de Jesuo: “Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al alia” [6]. Kutrtpense: la simetrismo estas perfekta: ili mortigis, ili estos mortigitaj ). Eĉ pli impresaj estas la konkludoj de aliaj paraboloj: la reĝo festiganta la nuptojn de sia filo inspektas la kunmanĝantaojn kaj, vidinte unu el ili sen la ceremonia vesto, ordonas al siaj servistoj: “Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj” (Mt 22,13). Samtipe sonas la sorto de Korozain kaj Betesajdo (Mt 11,21-24). Plue oni povas vidi per kiu dura koro Jesuo atakas siajn kontraulojn (Lk 11,29-32): “Tiu generacio estas malbonega”. Fariseoj estas de Jesuo difinitaj hipokrituloj kaj vipuroj ktp.

Ĉu vera kruela perforto? aŭ nur adaptiĝoj al imagriĉa kaj kolorbrila lingvaĵo de la Mezoriento? Ĉi tiu certe devis esti influa ĉe Jesuo. Li certe estis influita ankaŭ de la apokalipsa literaturo kiu emis al drameco, al emociego, al hororeco. Ĉu nekonscia obeo la la komuna lingvaĵo aŭ ĉu vera ne kohero kun la konstanta bildo pri Dio kiun Jesuo transdonas per la imago de Patro kiu donas Sian Filon por la savo de la homaro?

Dio de amo laŭ la Biblio[redakti | redakti fonton]

Kune kun la supra perforto, Javeo sin prezentas kiel kapabla ami, tenere ami. Sed ankaŭ li rekte kontraŭas la perforton (“ne mortigu” de la kvina ordono), kaj tio efikege evidentiĝas en la ciklo de Kaino, la fratomortigulo, kies dia “signo” lin protektas kontraŭ la implicite rifuzata sangovenĝo (Gn 4).

Kiel sciate, la buĉa ofero estis kutimo ankaŭ ĉe judoj kiuj per tiu religiaĵo desarĝigis siajn pekojn preskaŭ kulpigante la viktimon. Sed iom post iom la ofero mem estas kritikata malgraŭ la la tuta ceremoniaro atribuita al diaj ordonoj, kaj aperte anoncite, ke Javeo celas al la koro de la homo kiel eksplicite diras profetoj.

En Levidoj estas ondonite al la juda popolo respekti eksterlandanon (kiu supozeble estas kredalsama).

Jam de 8-a jarcento, la profeto Hoŝea difinas la rilatojn inter Dio kaj lia popolo per amterminoj: naskiĝas la imago de la geedza amo de Javeo al sia malfidela edzino (popolo). Hoŝea [7] igas sian kazon dia mesaĝo: li, fakte, spertas la malfidelecon de la edzino Gomer, sed sia amo al ŝi tiom insistas ke sukcesas sanigi la edzinon el la malbono de malfideleco. Ekstermetafore: Dio fidelas per sia ampromeso al la homo malgraŭ tiu ĉi forlasas la veran Dion por fikciaj dioj.

Ankaŭ alprofeto Jeremia plaĉas la imago de la amo atribuita al Javeo: “Mi vin amis je eterna amo, pro tio mi konservas al vi ankoraŭ kompaton” ĝuste kiam la juda popolo montras preferi eksterlandajn diojn (2,25).

Jeĥezkel revenas al uzo de la imago geedza aranĝita tamen per la fideteco al la estonta eterna interligo (16,60) [8]. Samtone Jesaja (54,6-7) “Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio. Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi” [9].

Ankaŭ Readmono parolas pri amo (7,7.8: “La Sinjoro vin elektis [...] pro tio ke li vin amas [...]” [10].

Unuavide tiuj deklaroj montras la limon de la mallarĝigo al la sola juda popolo; sed inspire de la evangelioj tiu dia sinteno ampleksas ĉiujn gentojn. Sed tiuj mallarĝigo malaperas kaj fariĝas universalaĵo en la simbola rakonto pri la profeto Jona [11] kiu klopodas malobei la dian ordonon prediki la savan pentofaron al la pagana urbo Ninevo: fine li obeas, la urbo pentofaras laŭ la dia invito dum Jona ankoraŭ daŭrigas en sia protesto ĉar laŭ li la savo estus nur por juda popolo.

En la Nova Testamento, en Paŭlo (2 Kor 5,15) aperas klara la universaleco de la dia alvoko kiam asertas ke Jesuo “[...] por ĉiuj mortis”. En Johano estas akcentate (3,16): “Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita”.

Kaj je kulmino brilas la ordono de la reciproka amo. Temas ne pri amo laŭ la ora regulo, sed ĝia mezuro troviĝas en la amo per kiu Kristo amas, do senlima kaj senkondiĉa.

En Mateo (5,21-2) legiĝas: “Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato”. El tio likiĝas senhezita kondamno pri ĉiu perforto, kvankam tiu frazo ne troviĝas en la Malnova Testamento (male, ĝi troviĝas en la rulaĵoj de Qumran).

Tia amo etendiĝas ankaŭ al la malamikoj. Ankaŭ al tiuj kiuj lin krucumis.

Ankoraŭ la violento estas forigata el la fakto ke la viktimo mem (aparta perfortito), en la Nova Tetsamento, ne havas oferanton krom si mem, nek postulanton de la ofero ĉar la kruela morto de Kristo estas libera submetiĝo kaj montro de senkondiĉa amo al la homaro, lin buĉanta, kaj al la Patro, kiu amas la homojn.

Reeĥas observo: se vere la “sanktaĵaro” oscilas inter la mistero tremendum (terura) kaj mistero fascinans (fascina) de la germana teologo Rudolf Otto [12], kaj la kruela flanko de Javeo reproduktas la tremendum, sendube la prezento pri Dio fare de Jesuo, kvankam ties dependo el la lingvaĵa ŝablonaro de lia tempo, reproduktas la flankon de la fascinans kiu detruas la tremendum [13].

Provoj akordigi la kontraston[redakti | redakti fonton]

Evidentas ke tiu kontraŭdira kontraso akriĝas en teologia problemo ĉe laŭbibliaj kredantoj, sed ĝi prezentas problemon ankaŭ por la profanaj sciencoj kiel antropologio, prireligiaj psikologio kaj sociologio, kaj historio. Ĉi-artikole pli ol alio interesas aludo al elpensaĵoj de bibliistoj kaj teologoj, kiuj devas alfronti la problemon de la rilatoj, konceptaj kaj kredaj, inter du kunagantoj, do la homa verkisto kaj la dia verkisto kiuj ambaŭ aŭtoris la samajn tekstojn.

Kelkaj vidas en la Biblio iu specan lukton inter la homoj kiuj igas Dion laŭbilde de la homo kaj do atribuas al li la homajn tendencojn, kaj Dio kiu daŭre komunikas sian veran vizaĝon. Fine tiu lia vizaĝo triumfas pere de profetoj kaj aparte pere di Jesuo Kristo.

Tio videblas specife en la afero de la ofero: la biblia ofero estas, dekomence, realigita laŭ la etnaj konceptoj (viktimo postulita de Dio mem, kaj sarĝita, kvazaŭ vera kulpulo, de la homaj pekoj per kiu la homo refariĝas senkulpa), frue kritikita de la profetoj ĉar la konvertiĝo naskas el la koro, fine anstataŭita per la ofero en kiu identiĝas viktimo, senkulpa, kaj oferanto, senkulpa, kun la esenca elemento de la amo: la ofero de Kristo! (La psika meĥanismo de la propeka kapro, kaj do de la sanga ofero, estas, kvankam parte kritikata, malkaŝita ankaŭ en la verkoj de René Girard kiu apogas siajn konkludojn, ĝuste, sur analizo de la ofero en la Biblio [14][rompita ligilo]

Aliaj vidas la perforton en la biblia Dio kiel frukton de la lingvaĵo, eluzita pro la neceso atribui al Dio, unika, la karakterizon de ĉiopotenculo, kiu kutime en mezorientaj tiamaj kulturoj kaj lingvoj estis esprimita per la milita potenco (la ĉielaj armeoj de la Hosanoj). Ĉio tio kluĉis pensmanieron kiu misfiguris Javeon mem.

Se la dia misfiguro solviĝis per Jesuo Kristo, ĉu facilas rekuperi la veran nocion pri Dio por abrahamaj religioj kiuj ankoraŭ ne akceptas Jesuon Kriston? Ĉu tiuj religioj plue bildigas al si, eble nekonscie, Dion savanton per la perforto, ĉiukaze senkulpsente imitenda?

En aliaj religioj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giuseppe Barbaglio, Dio violento?, Cittadella Editrice, 1991
  • Norbert Lohfink, la biblia Dio kaj la perforto.
  • Michael Cuypers, Le Festin. Une lecture de la sourate a-Ma’ida, 2007.
  • Gianni Santopietro, Elogio dell'amore, l'inno della carità di san Paolo, ittà Nuova, 2009.